Kantono San Miguel (Nov-Meksiko)
Aspekto
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: kantono San Miguel |
| kantono San Miguel (Nov-Meksiko) | |
|
administrejo de loka universitata kampuso | |
| kantono de Nov-Meksiko | |
|---|---|
| Mapo | |
Situo en Nov-Meksiko | |
| Statistikaĵoj | |
| Fondita | 9-a de januaro 1852 |
| Ŝtato | |
| Subŝtato | |
| Ĉefurbo | Las Vegas |
| Areo - Sume - Tero - Akvo |
12 265 km² 12 216 km² 49 km² |
| Loĝantaro - 2020 (censo): - Loĝdenso: |
27 201 2 / km² |
| Horzono: | UTC-7, somere UTC-6 |
| Retejo: http://www.smcounty.net | |
![]() | |
La kantono San Miguel - angle San Miguel County - estas kantono de Usono en la subŝtato Nov-Meksiko. La administra centro estas la urbeto Las Vegas (ne identa, kompreneble, kun la multe pli granda urbo Lasvegaso en Nevado). La kantono estis fondita je la 9-a de januaro 1852. Ĝi havas sian nomon de origina hispana kristana misiejo, konsekrita je la sankta Miĥaelo, unu el la ĉefanĝeloj de la juda Torao.
Laŭ la censo de aprilo 2020, kiu aktualiĝos nur post dek jaroj, en la kantono vivis 27 201 personoj sur areo de 12 265 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Mora, kantono Guadalupe, kantono Harding, kantono Quay, kantono Torrance kaj kantono Santa Fe.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]loka banko en Las Vegas |
biblioteko Donnelly de Las Vegas |
| ||||||





