Kantono Santa Clara

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Santa Clara (Kalifornio)
Mapo
Mapo de Kalifornio kun Santa Clara emfazita
Situo en Kalifornio
Situo de Kalifornio en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1850
Ŝtato Usono
Subŝtato  Kalifornio
Ĉefurbo San-Joseo
Plej granda urbo San-Joseo
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
3.377 km²
3.344 km²
34 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2000:
 - Loĝdenso:

1.682.585
503 / km²
Horzono: Pacifika
Retejo: www.sccgov.org
Nomita laŭ: Valo Santa Clara
vdr

La kantono Santa Clara [santa klara] situas en la subŝtato Kalifornio de Usono, en la areo de la Golfo de San-Francisko. Ĝi konsistigas la kernon de la Silicia Valo. Je la censo de 2000 ĝi havis 1.682.585 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas San-Joseo.

La kantono estis unu el la originaj kantonoj de la usona subŝtato Kalifornio post ties aneksado (1850). En 1853 ĝi cedis parton de sia teritorio al Kantono Alameda.

La nomon de la kantono donis samnoma misiejo, fondita en 1777 kaj nomita laŭ Sankta Klaro de Asizo en Italio.

La kantono konsistigas grandan parton de la Silicia Valo.