Kantono Sonoma
Sonoma (Kalifornio) | |
Mapo | |
Situo en Kalifornio | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1850 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Kalifornio |
Ĉefurbo | Santa Rosa |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
4 580 km² 498 km² |
Loĝantaro - Censo en 2000: - Loĝdenso: |
458 600 |
Horzono: | Pacifika tempo |
Retejo: www.sonoma-county.org | |
La Kantono Sonoma - angle Sonoma County - estas kantono de Usono en la subŝtato Kalifornio. Ĝi situas norde de la Golfo de San-Francisko. Laŭ la censo de 2000 la kantono havis 458 600 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Santa Rosa, plia granda urbo estas Petaluma. La kantono estas parto de la urbega "Areo Golfo de San-Francisko". La vorto "Sonoma" venas el la lingvo de la Mivok-indianoj kaj tradukatas aŭ "valo de la luno" aŭ "lando de ĉefulo nazo".
Ekonomio
La kantono konatas pro sia vinproduktado kaj grandaj vitejoj. Aparte produktiĝas la vinspecoj Chardonnay, Cabernet Sauvignon kaj Pinot Noir, sed iom malplikvante ankaŭ Merlot kaj Zinfandel.
Turismo
Unu el la plej pitoreskaj plaĝoj de Kalifornio estas la 17 mejlojn longa Sonoma Coast State Beach laŭlonge de la ŝtata ŝoseo 1 inter la loĝlokoj Kenner kaj Bodega Bay.