Kantono Valezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

46°14′N 7°22′E  /  46.233°N, 7.367°O / 46.233; 7.367 (Kantono Valezo)

Kantono Valezo
Blazono de Kantono Valezo
La valeza valo apud Raron
Ĉefloko Siono
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1815
Oficialaj lingvoj  germana kaj franca
Oficiala mallongigo  VS
Nombro de enloĝantoj 303241 (2008-12-31)
Areo 5224 km²
Loĝantardenseco 58 loĝantoj/km²
Situo de Kantono Valezo en Svislando
Mapo de la Kantono Valezo
v  d  r
Information icon.svg

Kantono Valezo estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj situas en la sudokcidento de la lando. Ĝia administra centro estas la urbo Siono (germane Sitten kaj france Sion). Fine de 2004 en la kantono vivis 288800 enloĝantoj, kiu nombro kreskis al 303241 ĝis fino de 2009. Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas france Valais, germane Wallis, itale Vallese kaj romanĉe Vallais.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La kantono konsitas el la supra parto de la valo de la rivero Rodano kaj ties flankaj valoj. Rodano, fontas en la Rodan-Glaĉero en la nordorienta parto de Valezo, trafluas la tutan kanton unue sudokcidenten por norde de Martigny turniĝi nordokcidenten ĝis la lago Lemano, kiu situas ĉe la sudokcidenta fino de la kantono. Ĉirkaŭ la profunda Rodan-Valo leviĝas ambaŭflanke la gigantaj kulminoj de la Alpoj ĝis super 4000 m s.m. La plej alta punkto de la kantono kaj ankaŭ de tuta Svislando estas la monto Dufour-Pinto kun alteco de 4634 m s.m. ĉe la limo inter Valzeo kaj la itala Aosta Valo en la Monte-Rozo-Masivo. La plej malalta punkto de la kantono estas la surfaco de lago Lemano sur averaĝa alteco de 372 m s.m. En Valezo situas la giganta Aleĉ-Glaĉero, kiu estas kun longeco de 25 kilometroj la plej granda glaĉero de la Alpoj. Plej konata monto en Valezo estas supozeble Materhorno, kiu situas ĉe la fino de la valo de Matervispa.

Najbaraj kantonoj[redakti | redakti fonton]

Kantono Valezo limas en nordo al Kantono Berno, en nordoriento al Kantono Urio, en oriento al Kantono Tiĉino, en sudoriento kaj sudo al Italio, en okcidento al Francio kaj en nordokcidento al Kantono Vaŭdo.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La kantono konsistas el 14 distriktoj, kiuj estiĝis el la 13 malnovaj interezzonoj (alemane Zehnden), kiujn reprezentas la 13 steloj en la blazono kaj flago de la kantono. La du distriktoj Raron Orienta kaj Raron Okcidenta formis unu interrezono.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Oficialaj kantonaj lingvoj estas la franca (denaske parolata de 60 procentoj de la kantonanoj) kaj la germana (denaske parolata de 30 procentoj): En la orienta parto, la regiono Supra Valezo oriente de la komunumo Sierre, dominas la germana lingvo kaj lokaj altalemanaj dialektoj - en la okcidenta parto, la regiono Malsupra Valezo okcidente de Sierre, la franca lingvo kaj provenca dialekto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervoje Valezo atingeblas de nordo tra la Baza tunelo de Lötschberg, de oriento tra la Furkotunelo, de sudo tra la Sempionotunelo kaj de okcidento per la grava tajnlinio de Laŭzano. Tra Lötschberg-Sempiono pasas unu el la du gravaj svisaj transalpaj fervojlinioj, kiu konektas nordon kaj sudon de Eŭropo. Tra la Sempionotunelo krome pasas la grava linio de Parizo al Milano. Aŭtovoje Valezo atingeblas de Laŭzano pere de la svisa aŭtovojo A9, la sola rekta autovojaliro al Valezo. Krome Valezo atingeblas pere de Sempiono-Pasejo, Grimsel-Pasejo, Montpasejo Granda Sankta Bernardo kaj nur somero tra Furkopasejo. Vintre eblas el nordo, oriento kaj sudo atingi la kantonon per la aŭtomobiltrajnoj kiuj funkcias tra la tri gravaj fervojtuneloj de Lötschberg, Sempiono kaj Furko. Tra Furko cirkulas la etŝpura Materhorno-Gotardo-Fervojo, sur la linio de Laŭzano la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kaj tra la tuneloj de Lötschberg kaj Sempiono la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. Multnombraj mallarĝŝpuraj fervojoj, dentoradofervojoj, aertelferoj, kaj seĝotelferoj kondukas al la flankaj valoj kaj multnombraj turismaj lokoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 25 antaŭ Kristo la romianoj konkeris Valezon kaj atribuis ĝin al la Provinco Raetio. En la 5-a jarcento la burgonjanoj konkeris la suban hodiaŭan franclingvan parton de Valezo, kiu fariĝis tiam parto de Burgonjo kaj poste de Savojo, dum en la supra parto de Valezoj setlis la alemana tribo de la Valzoj, kiuj almigris tra Grimsel-Pasejo el la regiono de la hodiaŭa Berna Oberlando. Provoj de la bernanoj en la 13-a ja 15-a jarcento konkeri Valezon malsukcesis; dum la du bataloj de Ulrichen en la jaroj 1211 kaj 1419 la valezanoj defendis sukcese sian sendependecon. En la 15-a jarcentoj la alemanaj distriktoj de la Supra Valezo konkeris la 6 savojajn distriktojn de la Suba Valezo kaj subemtis ilin ĝis la konkero fare de Napoleono la 1-a al sia administracio. En la jaro 1802 Napoleono deklaris la teritorion de Valezo sendependa respubliko. Tiu respubliko en la jaro 1810 kiel Departemento Sempiono estis integrita al Francio. En la jaro 1815 Valezo surbaze de verdikto de la Viena Kongreso aliĝis kiel plenrajta kantono al Svislando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)