Kantoverkista Famulejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantoverkista Famulejo
honorigo • halo de famo
Komenco 1969 vd
Geografia situo 34° 2′ 41″ N, 118° 15′ 53″ U (mapo)34.044722222222-118.26472222222Koordinatoj: 34° 2′ 41″ N, 118° 15′ 53″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Los-Anĝeleso
Kantoverkista Famulejo (Kalifornio)
Kantoverkista Famulejo (Kalifornio)
DEC
Kantoverkista Famulejo
Kantoverkista Famulejo
Map
Kantoverkista Famulejo
Fondinto(j) Johnny Mercer • Abe Olman vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Hal David smiling.
Hal David ĉe la premioj de ASCAP en 2011.
Johnny Mercer in front a piano, holding a pen.
Johnny Mercer inter 1946 kaj 1948.
Sammy Cahn playing a piano.
Sammy Cahn en 1950-aj jaroj.

La Kantoverkista Famulejo, en angla Songwriters Hall of Fame (SHOF), estis fondita en 1969 de la kantoverkisto Johnny Mercer, de la muzika publikigisto kaj kantoverkisto Abe Olman kaj de la publikigisto kaj entreprenisto Howie Richmond por honorigi tiujn kies verkaro reprezentis kaj plutenas la heredon de gamo el la plej ŝatataj kantoj el la kantaro de populara muziko tutmonde. Ĝi ne nur omaĝas tiujn establitajn kantoverkistojn, sed ankaŭ aliras al disvolvigo de novaj kantoverkistaj talentoj pere de laborgrupoj, montrofenestroj kaj stipendioj. Estas multaj programoj deseignitaj por instrui kaj malkovri novajn kantoverkistojn. Nile Rodgers estas proparolanto de la organizaĵo.[1]

La Kantoverkista Famulejo ekzistus nur kiel interreta virtuala kolekto ĝis 2010, kiam ĝi estis por la unua fojo ekspoziciita kiel fizika galerio ene de la Grammy Museum en Los Angeles.[2] Havante sub-konstruaĵan instalaĵon ĉe Brill Building en Novjorko, tiu Famulejo ne havas permanentan lokon kaj la premiceremonio ne estas televidigita.[3]

Ĝis 2010, 383 individuoj estis metitaj en la SHOF. La popa muzikgrupo Bee Gees havis la tri fratojn metitaj en 1994, dum Queen estis la unua rokbando kiu havas ĉiujn siajn bandomembrojn metitaj en 2003.[4][5]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Estas diversaj kategorioj aŭ premioj en la Famulejo, nome la jenaj:

  • Premio Publikigisto Abe Olman
  • Premio de Dirigentoj
  • Premio de Tiutempaj Ikonoj
  • Premio de Steluloj Hal David
  • Premio de Sukcesuloj Howie Richmond
  • Premio de Johnny Mercer
  • Premio de Patrono de Artoj
  • Premio de Pioniroj
  • Premio de Tutvivaj Atingoj Sammy Cahn
  • Premio de Stipendioj
  • Premio de Pintaj Ludadoj
  • Premio de Pintaj Kantoj
  • Premio de Viziaj Estrecoj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Nile Rodgers Appointed Chairman of the Songwriters Hall of Fame: Exclusive". Billboard. Alirita la 2018-07-05.
  2. "About Us". Songwriters Hall of Fame. Alirita la 2018-07-05.
  3. "Songwriters Hall of Fame Honorees Range from Gaga to Grateful Dead". Variety. 18a de Junio, 2015. Alirita la 2018-07-05.
  4. The Lives & Music of Queen ABC. Alirita la 2018-07-05.
  5. 2003 Award and Induction Ceremony: Queen Songwriters Hall of Fame. Alirita la 2018-07-05.