Saltu al enhavo

Kanuma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanuma
urbo de Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 94 591  (2021) [+]
Loĝdenso 193 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 34′ N, 139° 45′ O (mapo)36.567083333333139.74505555556Koordinatoj: 36° 34′ N, 139° 45′ O (mapo) [+]
Areo 490,64 km² (49 064 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Kanuma (Japanio)
Kanuma (Japanio)
DEC
Situo de Kanuma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kanuma, Tochigi [+]
vdr

Kanuma, japane 鹿沼市 estas urbo en Japanio, sur la ĉefa insulo Honŝuo, en regiono Kanto, en Gubernio Toĉigi.

Vojo en Kanuma

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En la 1-a de aŭgusto 2020 Kanuma havis populacion de 94 926. Ĉirkaŭ 1985-2015 laŭ la internacia kvalifiko ĝi estis urbego (pli granda, ol cent mil), poste ĝi malleviĝis al statuso urbo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kanuma situas en montaro. Gubernia sidejo Ucunomija troviĝas 14, Toĉigi (urbo) 18, Nikko 25, Sano (Toĉigi) 29, Aŝikaga 35, Kirju 40, Isesaki 54, Fukaja 56, ĉefurbo Tokio 105 kilometrojn aere laŭ [1][rompita ligilo].

Dum la Edo-periodo Kanuma havis fortikaĵon. Baldaŭ la areo daŭre prosperis pro kelkaj poŝtaj stacioj. La urbo Kanuma estis kreita la 1-an de aprilo 1889 kun la establado de la tiama moderna municipa sistemo kaj oficiale estis levita al urbostatuso la 10-an de oktobro 1948. La 1-an de januaro 2006 proksoma urbo estis kunfandita kun Kanuma.

La ekonomio de Kanuma estas ĉefe agrikultura. Kanabo iam estis grava kultivaĵo, sed ĝi estis anstataŭigita per fragoj kaj fagopiroj kun ties prilaboradoj.

Kanuma havas 24 bazlernejojn kaj dek mezlernejojn funkciigatajn de la urba registaro, krome la gubernio havas kvar publikajn mezlernejojn. Altlernejo ne ekzistas.

Stacidomo en Kanuma

Spite la montaran areon Kanuma estas atingebla fervoje kaj ĉefvoje.

Kanuma situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj kun forta neĝado. La meza jara temperaturo estas 13 °C kaj varias inter 8-19 °C. La jarpluvo averaĝas 1677 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte pluvas inter aprilo-oktobro.

Bildoj pri Kanuma
Ortodoksa kirko
Festivalo
Lernejo
Biblioteko
Muzeo
Banko
Poŝto
Vendejego


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans