Kaolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kaolin.jpg

Kaolino estas speco de plasteca rokaĵo, en kiu enestas argila mineralo kaolinito. Precipe en dolĉakva medio, miksite kun polvo kaj sablo, ĝi povas estigi specifan blankkoloran argilon, vaste uzatan en industrio.

Ekzistas multaj specoj de kaolino kun diferencaj fizikaj-kemiaj ecoj.

Etimologio

La vorto „kaolino“ devenas el la ĉina lingvo. Gāolǐng tǔKao-ling tchu signifas "argilo el Alta monteto" kaj ĝi eliras el la nomo de la riĉa trovloko Kao-ling („Alta monteto“) en la provinco Jianĝi en sudorienta parto de Ĉinio.

Utiligo

Kaolino estas uzata por produktado de porcelano, papero, farboj , gumo kaj brikoj el ŝamoto k.a.

Referencoj en Esperanto

DUDICH, Endre: "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj",. Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.