Kapablismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kapablismohandikapismo estas diskriminado kaj socia antaŭjuĝado pri homoj kun malkapabloj. Kapablismo karakterizas homojn kiel difinitaj per siaj malkapabloj kaj kiel malsuperaj al la nemalkapabluloj.[1] Samtempe al tiuj homoj, pro tiu sinteno, iuj perceptitaj kapabloj, lertaĵoj, kaj/aŭ karakteraj trajtoj estas asignitaj aŭ negitaj. Diskriminado kontraŭ homoj, kies malkapablo estas psika, ankaŭ pli precize nomiĝas sanpsikismo aldone al kapablismo. En Usono grupoj de handikapuloj komencis paroli pri tiu fenomeno.

La kapablismo subtaksas la handikapuloj kaj iliaj kapabloj kontraŭe kapabluloj. Ĝi kondutas malamike aŭ paternale kontraŭ ili, kaj ĝi pensas, ke ili bezonas kontinuan apogon.[2] Ĝi diskriminas kaj suprimas. Stereotipoj estas asociitaj kun diversaj malkapabloj, kiuj atribuas aŭ depostulas samajn kvalitojn al same malkapablaj homoj. Tiuj stereotipoj siavice servas kiel kialoj de kapablismaj praktikoj kaj influas la sintenojn kaj konduton de la socio al anoj de la respektiva grupo.[3] La stigmato tuŝas la homojn kun malkapabloj, limigante iliajn elektojn kaj ŝanĝante iliajn identecojn.[4] Ĝi insisatas en ĝiaj stereotipoj, ankaŭ sciigado ne povas nuligi tiujn. Ĝi povas esti selektiva, kaj limiĝi sin nur unu aŭ kelkaj tipoj de handikapoj.[5] Ĝi similas al seksismo, rasismo kaj lingvismo.

En kapablismaj socioj, oni vidas kapablon kiel la normon, kaj vidas homojn kun malkapabloj kiel aberaciojn el tiu normo. Oni pensas, ke malkapabluloj estas malpli valoraj aŭ ili estas malpli homaj. Oni vidas malkapablon kiel aferon venkendan aŭ riparendan, ekzemple, per medicinaj kuracoj. Laŭ la kapablisma mondrigardo, malkapablo estas eraro aŭ difekto anstataŭ simpla konsekvenco de homa diverseco, samkiel raso, etno, seksa orientiĝo, aŭ sekso.[6] Ekzemploj de kapablismo estas videblaj en la socio, ekzemple kiam homoj kun malkapabloj estas diskutataj kvazaŭ ili ne ĉeestas: manko de aŭtonimeco.[7] Ekstremaj estis eŭgeniko en komenco de 20a jarcento, amasmurdo kaj deviga steriliziado en nacia Germanio.

En la Angla lingvo estas vortoj, kiuj nomiĝas tipoj de selektiva kapablismo. Ekzemple mentalismo estas kontraŭ mentale malsanalaj uloj, kaj aŭdismo (ne forviŝu tiun kun aŭtismo) kontraŭ surduloj kaj malfacile aŭdantoj. Ankaŭ malkapabluloj povas esti selektive kapablismaj, ekzemple movmalkapabla patro povas tial instrui sian filinon, ke paroleraro signifas intelektan malkapablon, kaj estas permesita ofendi ilin kaj per vortoj kaj per frapoj.

Aliaj difinoj de kapablismo inkludas tiujn de Chouinard, kiu difinas ĝin kiel "ideoj, praktikoj, institucioj, kaj sociaj rilatoj, kiuj supozas kapablon, kaj tion farante, konstruas homojn kun malkapabloj kiel almarĝenigitaj […] kaj grandparte nevideblaj 'aliuloj'";[8][9] kaj Amundson kaj Taira, kiuj difinas ĝin kiel "doktrino, kiu false traktas malkapablojn kiel imanente kaj nature terurajn, kaj kulpas la malkapablojn mem [anstataŭ kapablismo] pri la problemoj spertataj de la homoj, kiuj havas ilin."[8][10]

En diversaj naciaj lingvoj oni luktas kontraŭ kapablismo per vortoj, kiu pligrandigas estantan problemon. Ekzemple oni volas disigi la ulon kaj lian korpan ŝtaton; iuj grupoj de malkapabluloj protestas kontraŭ tiu. En ĉiu nacia lingvo estas vortoj, kiuj estis iam akurataj diagnozoj, estis uzitaj neakurate kiel insultoj, kaj ili igas insultaj vortoj. En iuj kazoj la plimulto kaj la minoritato ne konsentas, kiuj vortoj aŭ esprimoj estas ofendaj. La malplimulto povas pensi, ke la plimulto volonte ofendas ĝin, kaj la plimulto povas pensi, ke la minoritato estas tre ofendebla kaj tro sentema. La malplimulto ofendiĝas kaj la plimulto igas malpli helpema. Iuj grupoj rifuzas longan vortoliston.

Difino[redakti | redakti fonton]

Laŭ Fiona A. Kumari Campbell docento de Griffith Universitato (Brisbane, Aŭstralio) la fakliteraturo ne havas unusencan difinon. Laŭ ŝi estas ĝi aro de konvinkoj, praktikoj kaj procesoj, kiuj formas idealon de mem kaj korpon, kaj ĝi pensas tiun esti perfekta, plene kaj esence homa. Laŭ ĝi malkapablo signifas, ke la ulo estas malpli homa, kaj malpli valora.[11]

Laŭ Vera Chouinard, profesoro de McMaster Universitato (Hamilton (Ontario), Kanada): Ĝi estas aro de konvinkoj, praktikoj, institutoj kaj sociaj ligoj, kiu difinas korpaj ŝtatoj laŭ kapabla idealo, ĝi ekskludas malkapablulojn kaj definias ilin kiel aliuloj. Laŭ Ron Amundson, profesoro de Hawaii Universitato (Hilo) kaj Gayle Taira: Ĝi estas doktrino, kiu erare vidas malkapablojn terurajn kaj internajn, kaj faris la ulon responsan.

Harpur, scienca kolego de Griffith Universitato argumentas, ke kapablismo estas potenca etikado, kiu laŭlinigas negativajn stereotipojn, kaj gvidas la atenton el malkapabla ulo kaj lia malkapablo al diskriminanta persono por faciligi kulturan ŝanĝadon.

Ĝi povas esti pli ĝenerala, kiam oni pensas, ke la valoro de homoj dependas de liaj povoj kaj kapabloj. Se oni povas kaj kapablas multe, li valoras multe; kaj se ne, li valoras malmulte. Oni povas starigi al fino vivojn nevalorajn por vivo.

Antaŭjuĝoj[redakti | redakti fonton]

Kapablismo povas enhavi multajn antaŭjuĝojn, la plej fortaj estas:

  • dependaj (ĉiama infano)
  • prenantaj (almozpetas kun ĉapelo en mano)
  • mankaj uloj, kun perturbitaj funkcioj
  • uloj kiuj malpli povas, malpli aŭ neniun valoras kiel laborantoj
  • kompatindaj, suferantaj
  • preferas esti kune kun iliaj kunsortuloj ol kun kapabluloj (tiu estas nur en kelkaj kazoj vera)[12]
  • havas aliajn kvalitojn, ekzemple blinduloj ĉiam havas bonan memoron, ĉar ili estas blindaj.

Kialoj[redakti | redakti fonton]

Kapablismo estas unu reago al alternativaj kapabloj, kondutoj kaj korpformoj. Malkapabluloj estas ofte tre malriĉaj, do oni povas pensi, ke kapableco estas ŝlosilo de bonstato kaj fortuno. Oni povas neinformite reagi same, sed tiu ne estas kapablismo, ĉar estas sen antaŭjuĝoj. Oni pensas pri kapablismo kun aliaj formoj de diskriminado.

Kapablismo ne ĉiam estas malica. Oni povas pensi, ke malkapabluloj necesas protekton kaj prizorgadon, kaj li ne rigardas ilin kiel partneroj. Kiam malkapabluloj rifuzas tiun, aŭ oni volas malpermesi sekson al malkapabluloj, oni devas ŝanĝi sian konduton, kaj helpi ilin pretigi al memstara vivo.[13]

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La konduto de kapablisto similas al neinformita ulo, sed oni ofte povas senti malicon.

Personala konduto:

  • Evitado, negligado
  • Li ne parolas kun malkapablulo, sed kun akompano
  • Se parolas kun malkapablulo, li malvidiridas lin aŭ uzas lian antaŭnomon
  • Kapablisto kondutas kun malkapablaj adultoj kiel ili estus infanoj. Li tre pligrandigas povumon kaj laŭdas tro multe.[14]
  • Oni diris al virino: Tre bona estas, ke ŝi povas ridi, ĉar ŝi havas nenian kialon al ĝi
  • Li traktas ilin kiel malsupravalorajn.
  • Pateraleco, kompato, komentoj, mistrakto
  • Ruinigado de membildo de malkapabluloj

Kapablisto donas al malkapabluloj etikedon: vi malgajnis. Se la malkapablulo akordas al kliŝo, li estas nefortuna kaj malfeliĉa, sed bonkora, kiu estas dankema por amo kaj kunsento. Se ne, li estas tre rara kaj mirinda kazo.

En komunumo:

  • Izolado, kuratoreco
  • Manko de malembarasado. Tiu estas pleje ne sekvo de kapablismo, nur la posedanto simple forgesas pri malkapabluloj, aŭ pensas, ke tiu ne estus ekonomia.[15] Betona Kapo estas negativa premio, kiun donas Allgemeinen Behindertenverband Land Brandenburg e.V. (ABB) al nemalembarasitaj konstruaĵoj.[16][17]
  • Medio

En fabeloj tradicie bonaj karakteroj estas belaj, malbonaj malbelaj. En tiuj fabeloj oni ne povas esti bona, se li estas malbela, monstra aŭ groteska. Oni kunigas tiun ankaŭ kun timo kaj forto. Fabeloj kiel Peter Pan povas pligrandigi timon de infanoj kontraŭ malkapablaj adultoj.

  • Oni traktas malkapablulojn kiel senhelpulojn, kompatindaj ulojn, kiuj bezonas kompaton kaj kunsenton. Oni pensas, ke malkapabluloj estas balastoj, kaj imagas ilin kiel almozulojn, al kiuj almozi estas privilegio.
  • Ĉe asekuroj malkapablo pligrandigas riskon.
  • Laŭ iuj religioj (ekzemple kristaneco) preso aborti embriojn aŭ fetojn, se ili estas verŝajne malkapablaj.

En tiuj komunumoj plimulto pensas, ke malkapabluloj povas malpli, do ili suferas, kaj bezonas tempon, atenton, flegon, pedagogan kaj financan helpon. Ĝi ankaŭ pensas, ke ili estas neutilaj, do ili devas esti dankemaj por helpo, kiu estas ŝarĝo por ĝi. Ĝi malpermesas kritikon kontraŭ ĝia konduto, kaj ili devas postuli neniun.

Tiu konduto ne nur supozas, sed ankaŭ evolvas senhelpecon.[18] Ili ne estas okupitaj, ili igas subtenbezonaj, do konvinko pri ilia nekompeteco plifortiĝas.

En socio ĉiu havas plian rolon. Kapablisma socio pensas pri malkapabluloj nur kiel malkapabluloj, kaj eĉ forgesas, ke ili estas ankaŭ homoj. Do malfermiĝas demandoj, ke permesi malkapablulojn geedziĝi, havus seksumon, aŭ povas eduki infanojn malkapablulo?

Tiel pensante oni atribuas superecon al normoj de plimulto pri sano, korpo kaj menso. Kiuj ne povas esti tial kiel la normoj priskribas, tiuj iĝas malaltvaloraj. La fenomeno apartenas al tipaj subpremaj fenomenoj.

El pozicio de diskrimitoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Birgit Rommelspacher diskrimiado ne nepre distordas membildon. La malkapablulo devas pripensi, prie li decidas, kial kaj en kiu baras lin konstruaĵoj kaj homa ĉirkaŭaĵo: Ne rulseĝo estas tro larĝa, sed la pordo tro mallarĝa. Alia problemo estas dusenco, kiam oni povas atribui du aŭ pli sencon al gesto aŭ frazo. Akompana nelingva komunikado ne ĉiam helpas. Oni povas diri Ĝis revido! al blindulo tute normale. Tiu povas senci, ke la partnero volas konduti kun li normale; aŭ li priridas blindulon sekrete. Oni povas sin defendi, se:

  • rekonas diskriminadon korekte
  • povas determini kialojn
  • uzas eblojn por defendado

El pozicio de diskriminantoj[redakti | redakti fonton]

Diskriminantoj postulas implicite privilegiojn. Ili ne rekonas tiun, sed diskrimitoj jes, ĉar ili renkontas ĝin ĉiŭtage. Se iĝas publika malamikeco, ili tamen defendas iliajn privilegiojn en pliaj manieroj:

  • Plifortado de hierarĥio: Se malkapabluloj protestas aŭ postulas, ili alvokas la malkapablulojn, ke ili devas tiun ĉesi, emfazinte iliajn barojn. Tiu povas esti ankaŭ, se ili lernas kune, kaj malkapablulaj lernantoj havas tial bonajn rezultojn, kiel plimulto.
  • Funkcionizado: Ĵetas necertecon kaj timon al malkapabluloj. Se ili rifuzas ĝin, ili devas duldi agreson.
  • Inversigo de potenco: atribuas rolon de ofero kiel privilegio al malkapabluloj, kaj volas ĝin bari. Opinio precipe de eskstremdekstro.

Similaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

En la Angla oni uzas vortojn kiel ableism kaj disablism. Laŭ Gregor Wolbring, profersorasistento de Calgary Universitato ableism estas aro de konceptoj, kaj disablism estas praktiko.

Generale ableism estas aro de kredoj, konceptoj kaj praktikoj, kiuj bazas sur la kredo, ke kapabloj, korpo, kontaktoj, kaj ŝajno de tiuj havas bazan rolon. Ableism favoras iujn kapablojn, kiujn ĝi projektas kiel bazajn. Ĝi agnoskas tiujn malforton aŭ mankon kiel malpli valora ŝtato. Disablism manifestiĝas per diskriminado, subpremado, aŭ ofendo, kiu estas sekvo de kredo, ke homoj sen iuj bazaj kapabloj havas pli malaltan rangon.[19]

Laŭ Fiona Campbell disablism plifortas diskriminadon inter kapabluloj kaj malkapabluloj, distancigas malkapablulojn, kaj markas ilin kiel aliuloj. Apartena scienco estas Disability Studies.

Defendo[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de reciproka helpo: blindulo portas paralizitan ulon. Ili ne bezonas plian helpon.

Alternativo de kapablismo estas kunvivo kun respekto al aliaj homoj, kiuj povas esti kapabluloj aŭ malkapabluloj. La plimulto ne opinias malkapablulojn kiel sarĝon, sed kiel alie funkcionantajn homojn. Al ili mankas iuj kapabloj, sed pli gravas aliaj, kiujn li havas. Iam ili bezonas helpon, sed kiu ne? Ĝi pensas ankaŭ, ke oni povas igi malkapabla. Ĝi helpas, ke ankaŭ malkapabluloj povas labori, kaj memstare vivi.

Poemo de Christian Fürchtegott Gellert el 18a jarcento demonstras tiun per blindulo kaj paralizita ulo. Ili helpas la alian. La blindulo portas la paralizitan homon, kiu helpas lin orienti. Laŭ la poemo ili kapablas al iu, al kiu unu aŭ la alia mem ne. Ili ne bezonas helpon de aliaj.[20]

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Kapablismo estas esprimita ankaŭ per vortoj. Tiu povas manifestigi en ofendaj vortoj, aŭ en ofenda akcento. Reago estas, ke oni faras vortojn, kiuj akcentas, ke oni ne volas ofendi. Ekzemplo estas, ke oni deiĝas homon kaj lian malkapablon, kiu ne plaĉas al ĉiu malkapabluloj. Ekzemple oni diras Angle person with autism, kaj Germane Mensch mit Blindheit.[21] Iuj lingvoj uzas vortojn kiel malkapablo aŭ handikapo ankaŭ en aliaj sencoj. Germane estas malkapabla behindert, kiu signifas barita; Hispane ĝi estas minusvalidos, kiu signifas ankaŭ malplivaloran. Angle ĝi estas disabled, kiu signifas malkapablon, sed oni prefere proponas esprimon differently abled, kiu signifas alie kapablan.

Premgrupoj[redakti | redakti fonton]

Movadoj de malkapabluloj komencis en 1970aj jaroj. Ili volas similiĝi al movadoj de afro-amerikuloj. Ili faris akcionojn kaj uzis matricojn por atenti la plimulton. Ekde tiu estas pliaj grupoj fonditaj.

Gusti Steiner priksribis, kiel lia grupo por movmalkapabluloj demonstris por alireblaj konstruaĵoj, vojoj kaj veturiloj. Ili faris blokadojn, kritizis iujn oficojn, kaj haltis tramon, en kiu unu demonstranto provis igi per rulseĝo. Li moviĝis antaŭ de tramo, kaj klariĝis, ke veturiloj en urbana trafiko ne estis konstruitaj por movmalkapabluloj.

Rajto[redakti | redakti fonton]

Oni povas ataki decidojn de homoj, homgrupoj aŭ aŭtoritatoj en konstituciaj landoj, se oni trovas diskriminadon kontraŭ malkapabluloj.

En Svislando la federacia tribunalo decidis kontraŭ decido de kantono Zürich, kiu rifuzas doni ŝtatanecon al intelekte malkapabla virino, ĉar ŝi ne povas labori. Zürich volis tiel antaŭmalhelpi pagi 100 000 frankon kiel socialan subtenon. Ŝi estis rifuĝinto, kaj ĝis tiam alia organizado pagis la subtenon. Züricha tribunalo respektis ekonomian argumentadon, sed federacia ne. La virino ne havus ŝancon akiri ŝtatanecon pri ŝia malkapablo, ĉar ŝi ricevis subvencion pro ŝia malkapablo. Se tiu estus ununura malhelpo kontraŭ ŝtataneco, ankaŭ ŝia homa digno estis nerespektita, ĉar tiu estis traktita nur ekonomie.[22]

Opiniosondoj[redakti | redakti fonton]

Oni povis trovi kapablismon en iuj partoj de Eŭropo per opiniosondo. Datoj ne subtenas, ke ĝi disvastiĝus aŭ plifortus. Laŭ artikolo de Die Zeit en 2002 ekde 1969 kaj 2000 estis tiuj ŝanĝoj:

  • Malkreskiĝis al 0% de racio de tiuj, kiuj volis sendi al institucio ĉiun infanon kun Down-sindromo.
  • Kreskis racio ekde 59% ĝis 90% de tiuj, kiuj volas individualan evolvigadon de malkapabluloj.
  • Kreskis rato ekde 18% ĝis 90% de tiuj, kiuj volas, ke malkapablaj infanoj estu edukitaj hejme.[13]

Se en Germanio kreskus kapablismo, oni devus supozi, ke la demandintoj respondis ne laŭ iliaj opinio, sed laŭ socia normo.[23]

Wocken 2000[redakti | redakti fonton]

Hans Wocken, laboranto de kuracpedagogia institucio de Hamburga Universitato faris opiniosondon por rekoni kaŝitan kapablismon. Ĝi enhavis tiujn demandojn:[24]

  • Perturbus vin, se malkapabluloj loĝiĝus en najbaro, kaj devus renkonti ilin ĉiutage?
  • Perturbus vin, se vi vojaĝus, kaj en sama hotelo restus malkapabluloj?
  • Lasus vi viziti vian infanon klason, kiu enhavas ankaŭ malkapablajn infanojn?
  • Akceptus vi, se via infano naskiĝus malkapable?
  • Se infano naskiĝas kun severa malkapablo, estus pli bone, se oni lasus ĝin morti?

Demandintoj respondis demandon pri najbaroj negative rare, demandon pri naskiĝado negative ĉirkaŭe 25%. Demando pri eŭtanazio estis en 60% repondita per jes.

Eŭrobarometro 2008[redakti | redakti fonton]

En printempo de 2008 oni testis popolojn de membrolandoj de Eŭropa Unio. Laŭ 35% fortas kapablismo en lia lando, kaj laŭ 10% estas tre disvastigita en lia lando. Laŭ 67% de demanditoj estis kapablismo malpli disvastigita en 2008 ol en 2003. Laŭ fartolisto (1-10) estas malkapabla najbaro taksita je 9,1; gvidanta malkapabla politikisto je 8,0.[25] 83% estas por malembarasado, kiuj estas specialaj aranĝoj por ekvalaj ŝancoj.[26]

Do en Eŭropa Unio estas kapablismo ne la plej pli forta formo de diskriminado; eĉ la plimulto defendas malkapablulojn.

Testo de frimaoj en Belgio[redakti | redakti fonton]

Stijn Baert, profesoro de Ghent Universitato faris grandan korespondantan ekzaminon. Li sendis 768 kandidatiĝadon por postenoj en nomo de freŝaj diplomatiĝintoj. Tiujn postenojn povis ankaŭ blindaj, surdaj aŭ aŭtistaj kandidatoj plenumi samkiel kapabluloj. Ili tamen ricevis je 48% malpli pozitivan reakcion, ol samaj, sed kapablaj kandidatoj.[27]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Linton, Simi. (1998) Claiming Disability Knowledge and Identity, p. 9.
  2. Linton, Simi. (1998) Claiming Disability Knowledge and Identity. Nov-Jorko: New York University Press, p. 9.
  3. Wüllenweber, Ernst; Georg Theunissen, Heinz Mühl. (2006) Pädagogik bei geistigen Behinderungen: ein Handbuch für Studium und Praxis (Education for intellectual disabilities: A manual for study and practice) (germane), p. 149. ISBN 3-17-018437-7.
  4. Geistige Behinderung - Normtheorien nach Speck und Goffman.. Heilpaedagogik-info.de. Alirita 2014-05-12.
  5. Zuschreibungstheorie nach Speck abgerufen am 17. Januar 2012
  6. Marshak et al. 2009, p. 50.
  7. Ashby, Christine; Eunyong Jung, Casey Woodfield, Katherine Vroman kaj Fernanda Orsati (2015). “‘Wishing to go it alone’: the complicated interplay of independence, interdependence and agency” 30 (10), p. 1474–1489. doi:10.1080/09687599.2015.1108901. 
  8. 8,0 8,1 Campbell 2009, p. 5.
  9. Chouinard 1997, p. 380.
  10. Amundson & Taira 2005, p. 54.
  11. Christiane Hutson: Unverschämt - Wir im Spannungsfeld von Rassismus, Hetero-/Sexismus und Ableism.[rompita ligilo] (PDF; 48 kB) abgerufen am 17. Januar 2012
  12. Handicapism Arkivigite je 2012-12-26 per la retarkivo Wayback Machine (en), abgerufen am 17. Januar 2012
  13. 13,0 13,1 Zeugung auf Probe. Zeit Online (2002-10-02). Alirita 2015-05-26.
  14. Rebecca Maskos: Bist Du behindert oder was?! Arkivigite je 2012-10-03 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 55 kB) abgerufen am 18. Januar 2012
  15. bizeps.or.at
  16. ABB e.V.: Aktion Betonkopf Brandenburg Arkivigite je 2017-10-27 per la retarkivo Wayback Machine, abgerufen am 4. Februar 2014
  17. Andreas Fritsche: Doch keine Betonköpfe im Landtag, neues deutschland, 7. Mai 2013, abgerufen am 7. Februar 2014.
  18. Leistungsprinzip und soziale Positionierung behinderter Menschen abgerufen am
  19. Gregor Wolbring: Die Konvergenz der Governance von Wissenschaft und Technik mit der Governance des „Ableism“ (PDF; 223 kB). In: Technikfolgenabschätzung – Theorie und Praxis. Nr. 2. September 2009, S. 30. Abgerufen am 19. Januar 2011
  20. Wortlaut: Christian Fürchtegott Gellert. Fabeln und Erzählungen. Alirita 2015-05-26.
  21. Person-first and identity-first language: Developing psychologists’ cultural competence using disability language.”, American Psychologist 70 (3), p. 255–264. doi:10.1037/a0038636. 
  22. Bundesgerichtsurteil zur Einbürgerung von Menschen mit Behinderung.
  23. Wolfgang van den Daele: Vorgeburtliche Selektion: Ist die Pränataldiagnostik behindertenfeindlich? In: Leviathan. 23/2005. Sonderheft Biopolitik. S. 112.
  24. Hans Wocken: Der Zeitgeist: Behindertenfeindlich? Einstellungen zu Behinderten zur Jahrtausendwende. Arkivigite je 2012-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
  25. Diskriminierung in der Europäischen Union: Wahrnehmungen, Erfahrungen und Haltungen. (= Eurobarometer spezial 296). Juli 2008, S. 48–55.
  26. Diskriminierung in der Europäischen Union: Wahrnehmungen, Erfahrungen und Haltungen. (= Eurobarometer spezial 296). Juli 2008, S. 31.
  27. Baert, S. (2016) Wage Subsidies and Hiring Chances for the Disabled: Some Causal Evidence. European Journal of Health Economics, 17, 71-86.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2010-12-28 per la retarkivo Wayback Machine
  • Campbell, Fiona A. Kumari (2001). “Inciting Legal Fictions: Disability Date with Ontology and the Ableist Body of the Law”, Griffith Law Review 10 (1), p. 42–62. 
  • Campbell, Fiona A. Kumari. (2009) Contours of Ableism: The Production of Disability and Abledness. Palgrave Macmillan. ISBN 978-0-230-57928-6.
  • Chouinard, Vera (1997). “Making Space for Disabling Difference: Challenges Ableist Geographies”, Environment and Planning D: Society and Space 15, p. 379–387. 
  • Griffin, Pat. (2007) “Ableism Curriculum Design”, Teaching for diversity and social justice, 2‑a eldono 1, Taylor & Francis. ISBN 978-0-415-95199-9.
  • Marshak, Laura E.. (2009) The School Counselor's Guide to Helping Students with Disabilities, Jossey-Bass teacher. John Wiley and Sons. ISBN 978-0-470-17579-8.
  • (2005) “Ubiquitous Yet Unique: Perspectives of People with Disabilities on Stress”, Rehabilitation Counselling Bulletin 48 (4), p. 194–208. doi:10.1177/00343552050480040101. 
Arkivigite je 2016-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • Walter Fandrey: Krüppel, Idioten, Irre: zur Sozialgeschichte behinderter Menschen in Deutschland (ISBN 978-3925344718)
  • Günther Cloerkes: Wie man behindert wird. 2003, (ISBN 3-8253-8305-9).
  • S. v. Daniels, T. Degener, A. Jürgens, F. Krick, P. Mand, A. Mayer, B. Rothenberg, G. Steiner, O. Tolmein (Hrsg.): Krüppel-Tribunal, Menschenrechtsverletzungen im Sozialstaat. Pahl-Rugenstein, Köln 1983, (ISBN 3-7609-0799-7).
  • Rudolf Forster: Von der Ausgrenzung zur Gewalt: Rechtsextremismus und Behindertenfeindlichkeit. 2002, (ISBN 3-7815-1228-2).
  • Erving Goffman: Asyle. Über die soziale Situation psychiatrischer Patienten und anderer Insassen. Suhrkamp, Frankfurt am Main 1973, (ISBN 3-518-10678-3).
  • Gisela Hermes, Eckhard Rohrmann: Nichts über uns – ohne uns! Disability Studies als neuer Ansatz emanzipatorischer und interdisziplinärer Forschung über Behinderung. 2006, (ISBN 3-930830-71-X).
  • Ernst Klee: Behindertsein ist schön. Unterlagen zur Arbeit mit Behinderten. Patmos-Verlag, Düsseldorf 1974, (ISBN 3-491-00436-5).
  • Ernst Klee: Behindert. Über die Enteignung von Körper und Bewusstsein. Ein kritisches Handbuch. Fischer-Taschenbuch-Verlag, Frankfurt am Main 1987, (ISBN 3-596-23860-9).
  • Winfried Palmowski, Matthias Heuwinkel: Normal bin ich nicht behindert! Wirklichkeitskonstruktionen bei Menschen, die behindert werden. Unterschiede, die Welten machen. Dortmund 2000, (ISBN 3-86145-198-0).
  • Adolf Ratzka: Aufstand der Betreuten. In: A. Mayer, J. Rütter: Abschied vom Heim. AG-SPAK, München 1988, (ISBN 3-923126-53-0), S. 183–201.
  • Birgit Rommelspacher (Hrsg.): Behindertenfeindlichkeit. Lamuv Verlag, Goettingen 1999, (ISBN 3-88977-548-9).
  • Gusti Steiner: Selbsthilfe als politische Interessenvertretung. In: E. Rohrmann, P. Günther: Soziale Selbsthilfe. Alternative, Ergänzung oder Methode sozialer Arbeit. Universitätsverlag, Heidelberg 1999, (ISBN 3-8253-8269-9), S. 127–143.
  • Gusti Steiner: Schwarzbuch Deutsche Bahn AG. AG SPAK Verlag, München 2003, (ISBN 3-930830-36-1).
  • Rudolf Forster: „Neue Behindertenfeindlichkeit“ und rechtsradikale Gewalt gegen Behinderte. In: Behindertenpädagogik in Bayern. 43, 2/2000.
  • Rudolf Forster: Von der Ausgrenzung zur Gewalt: Rechtsextremistische behindertenfeindliche Gewalt im freiheitlichen Rechtsstaat. In: Behindertenpädagogik in Bayern. 44, 1/2001.
  • Rudolf Forster: Behindertenfeindlichkeit und rechtsradikale Gewalt – eine erste Skizzierung aktueller gesellschaftlicher Phänomene. In: Bulletin der Arbeitsgemeinschaft LehrerInnen für Geistigbehinderte. 3/2002 (Bern/Schweiz).
  • Ernst Klee (1980-03-21). “Vorurteile: Der Behinderte – ein Monster?”, Die Zeit. 
  • Georg Theunissen: Zur neuen Behindertenfeindlichkeit in der Bundesrepublik Deutschland. In: Geistige Behinderung. 4/1989 und Zeitschrift für Heilpädagogik. 10/1989.
  • Peter Widmann: Vorurteile gegen sozial Schwache und Behinderte. In: Informationen zur politischen Bildung. 271 (Thema: Vorurteile). 2005. (online).

Traduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fogyatékosellenesség en la hungara Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]