Kapadokio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la antikva geografio, Kapadokio estis vasta, enlanda distrikto de Malgranda Azio (la nuna Turkio). En la tempo de Herodoto, la Kapadokianoj okupis la tutan regionon inter la Torosoj-Montaro kaj la Nigra Maro. Tiu aŭtoro diras al ni, ke la nomo de la kapadokianoj ("Katpatouka") devenis de la persoj, dum la grekoj nomis ilin "sirioj" aŭ "blankaj sirioj" (Leŭkosiri). Sub la rego de pli malfruaj reĝoj de la Persia Imperio ili dividiĝis en du registarojn, la unua konsistiganta la centran kaj enlandan eron, kiun grekaj geografiistoj daŭrigis nomi Kapadokio, dum la alia nomiĝis "Ponto" ("maro"). La dividiĝo okazis jam antaŭ la tempo de Ksenofono. Post la falo de la persa registaro, la du provincoj daŭre estis disaj, kaj la disecon oni eternigis, kaj la nomo Kapadokio limiĝis al la enlanda provinco (foje nomata Granda Kapadokio), kiu estos la nura temo de la ĉi-jena artikolo.

La malkutima kaj scena pejzaĝo de Kapadokio, vidata el varmaera balono.
La provinco Kapadokio en la romia imperio

En tiu senco, la landlimoj de Kapadokio estis la montaro de Toroso en la sudo, en la okcidento la Eŭfrato en la nordo, Ponto, kaj en la oriento, malprecize la granda centra saldezerto. Sed estas neebla defini la limojn ekzakte. Strabo, estante la nura antikva aŭtoro kiu skribis ajnan cirkonstancan raporton pri la lando, ege troigis ĝian amplekson; en la realo ĝi estis nur ĉirkaŭ 400 kilometrojn longa kaj malpli ol 240 kilometrojn larĝa.

Neĝa monto somere en Kapadokio.

La reĝlando de Kapadokio ankoraŭ en la tempo de Strabo estis sendenpenda ŝtato. Oni donis la nomon "Kilikio" al la distrikto en kiu estis la ĉefurbo de la tuta lando, "Caesarea Mazaca". La du nuraj urboj, kiujn Strabo juĝis indaj de tiu vorto, estis Caesarea (unue nomita Mazaca) kaj Tyana, ne for de la piedo de Monto Toroso.

Oni scias malmulton pri la historio de Kapadokio antaŭ ol ĝi fariĝis regato de la Persia Imperio, krom ke la lando estis la hejmo de granda ĥetida povo, bazita en Hatuso, la moderna vilaĝo de Boguskoj en la nordcentra Turkujo, kiu lasis monumentojn ĉe multaj lokoj.

Post la malkresko de la Siria-Kapadokianoj malvenkite de Krezo, Kapadokion ekregis iu feŭda aristokratio, kiu loĝis en fortaj kasteloj kaj tenis la kamparanojn en servuteca kondiĉo. Tiu, plimalfrue, taŭigis (?) ilin por eksterlanda sklaveco. Dario inkuzivigis ĝin en la triaa satraplandon en la distriko, kiun li estigis, sed Kapadokio daŭre estis regata de ĝiaj proprioj regantoj el kiuj neniu estis ŝajne suprema super la tuta lando kaj, pli-malpli, omaĝanta al la Granda Reĝo. Plene subjugita finfine de la satrapo Datameso, Kapadokio ricevis sendependecon sub la unuopa reganto Ariartheso (poste nomata Ariatheso 1-a), kiu estis samtempulo de Aleksandro la Granda, kaj restis sur la trono de Kapadokio post la falo de la Persa Monarkio.

Aleksandro ne vizitis la provincon; li kontentiĝis kun la tributa agnosko de lia suvreneco fare de Ariaratheso, antaŭ ol la foriro de la venkinto el Asia Malgranda, kaj la daŭro de la indiĝena dinastio interrompiĝis, nun mallongtempe, nur post la morto de Aleksandro, kiam la reĝlando falis, koncerne la ĝeneralan erigon de la imperio, al Eŭmeneso.

Liaj pretendoj validiĝis en 322, fare de la regento Perdiko kiu krucumis Ariaratheson; sed en la malkonsentado post la morto de Eŭmeneso, la filoj de Ariaratheso rehavigis al si lian heredon kaj lasis ĝin al linio de sekvantoj kiu plejparte havis la nomon de la fondinto de la dinastio.

Sub la kvara de tiu nono, Kapadokio eniris en interrilato kun Romio, unue kiel malamiko adoptanta la kaŭzon de Antioĥo la Granda, poste kiel aliancano kontraŭ Perseo de Makedonio. De tiam, la reĝoj kunligis ilian sorton kun tiu de Romio kontraŭ la Seleŭcida Imperio, al kiu ili foje estis pagintaj tributon. Ariarathes la V-a marŝis kun la Roma prokonsulo Kraso kontraŭ Aristoniko, pretendanto al la trono de Pergamo, kaj ilia soldataro estis neniigita (130 a-K). La konfuzao sekvanta lian morton fine kondukis al interfero fare de la kreskanta povo de Ponto kaj la komplotoj kaj militoj kiuj rezultigis la detruon de la dinastio.

Subtenata de Romio kontraŭ Mithradateso, voĉdonis por la indiĝena lordo Heredu (93 a.-K.): Ariobarazanes; sed nur post kiam Romio forigis tuj la Pontajn kaj Armeniajn reĝojn, lia reĝado establiĝis (63 a.K.) Dum la enlandaj militoj, Kapadokio estis jen por Pompeo, jen por Cezaro, jen por Antonio, jen kontraŭ li. La Ariobarzanesa dinastio venis al sia fino, kaj Arĥelaŭso regis anstataŭe, unue subtenate de Antonio, poste de Oktaviano kaj restis tribute sendependa gis 17 p.K. kiam la imperiestro Tiberio, (intertempe Arhelaŭso mortis en malhonoro), igis fine Kapadokion provinco de la Romia Imperio, kiu havis la latinan nomon Cappadocia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas bazita parte sur la Encyclopaedia Britannica (eldono de 1911), kiu nun estas publikaĵo.