Kapelo Sankta Kruco (Kisapáti)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Sankta Kruco
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kisapáti
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kapelo Sankta Kruco estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Kisapáti. Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo de la vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romanika preĝejo estis menciita en 1245, tamen la identeco ne estas tutcerta. Laŭ arkeologoj oni konstruis ĝin en la 13-a jarcento. Tiutempe la vilaĝo etendiĝis en tiu ĉi loko. Gotika trakonstruo okazis en 1414 kaj oni alkonstruis sakristion supozeble post jardekoj. En la 17-a jarcento la plena vilaĝo ŝanĝis lokon al la nuna loko, nur la preĝejo restis. Oni supozas, ke la forlasita preĝejo jam estis ruina pro la kontraŭturkaj bataloj, tamen oni renovigis ĝin en 1772. En la 19-a jarcento la preĝejo ne estis uzata kaj denove ruiniĝis, ja la vilaĝo havis preĝejon en la nova loko. En 1958 post arkeologiaj esploroj - kiel kapelo - ĝi plene renoviĝis, denove en 1991.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kapelo situas sola ĉe piedo de monto en proksimeco de vitejoj. Ĝi havas 3 partojn: la navo estas kuŝanta brikoforma, la apuda absido estas staranta brikoforma kaj iomete malpli larĝa, ol la navo. La sakristio troviĝas malantaŭ la navo. La enirejo funkcias en mezo de la laŭlonga navoflanko. Interne restis la altara ŝtono el la romaniko, arkeologoj trovis ankaŭ spurojn de freskoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.