Kapelo Sankta Marteno (Saalfeld)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La hospitala kapelo Sankta Marteno en Saalfeld

La Kapelo Sankta Marteno (germane: Martinskapelle) estas protestantisma preĝejeto en Saalfeld, Germanio, strato Rudolstädter Straße.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua endokumenta mencio estis en 1338 sub la nomo de malsanuleja kapelo. Ĝi troviĝis tre for de la urba ĉirkaŭfortikaĵo. Unuaj restaŭradoj postreformaciaj estis en 1598 sub la gvidado de la pentristo Johann Gottwalt. Post malkonstruo de la mezepoka ejo kaj novfarado de (pli malgranda: ankaŭ sen la de 1694 datuminta galerio) baroka ejo kun mansarda tegmento en 1741, uzo hospitala daŭris ĝis la komenciĝo de la 20-a jarcento. Ĉe restaŭradoj inter 1983-1991 respektive inter 2001-2005 oni provis eĉ refari kelkajn freskojn kaj novkonstruis la turon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La hospitala kirko estis ĝis la enkonduko de Reformacio ŝatata pilgrimloko. Pri tiu altestimo atestas riĉe ornamitaj kaj relative mulnombraj altaroj, diversaj liturgiaj aĵoj kaj vanduprentraĵoj. Parto de la meblaro (ekz. figuraj gruoj belegaj) nuntempe admireblas en la Urba muzeo de Saalfeld

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Dehio, Georg: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, Deutscher Kunstverlag 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 1056