Kapelo Vizito de Maria (Máriakálnok)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Vizito de Maria
Pilgrima kapelo Vizito de Maria en Máriakálnok
Pilgrima kapelo Vizito de Maria en Máriakálnok
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Máriakálnok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Dato de konsekro 1874
Statuso pilgrimloko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kapelo Vizito de Maria estas romkatolika kapelo kun pilgrimloko en Hungario, en vilaĝo Máriakálnok.

Interno de la kapelo

Historio[redakti | redakti fonton]

La pilgrimado komenciĝis pro fonto, kiu onidire faris sana soldatojn dum la kontraŭturkaj bataladoj en 1529. Iom poste fiŝisto trovis skulptaĵon pri Sankta Maria. La fiŝisto konstruis apud la fonto ermitejon, poste longe ermitoj zorgadis pri la puto. Laŭ malnovaj rememoroj ekde la 16-a jarcento la puto estis pilgrimloko, al tio ligiĝas pluraj mirakloj. La kapelo estis konstruita en 1643, kiu bruldetruiĝis en 1873, sed interne la skulptaĵo ne cindriĝis. En la sekva jaro oni konstruis la nun videblan kapelon, samtempe Pio la 9-a deklaris ĝin pilgrimejo. En 1934 kaj 2003 la kapelo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola inter arboj, sed apude oni konstruis ankaŭ subĉielan mesejon kun altaro, predikejo kaj benkoj. La fasado estas simetria, meze la turo iomete reliefas. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. Super la enirejo malgranda balkono estas videbla, kiun pli supre 2 skulptaĵoj ornamas. Post la navo kvarangula absido etendiĝas.

Skulptaĵo[redakti | redakti fonton]

La skulptaĵo estis farita el tilio, sed la hararo estas natura. Sankta Maria havas kronon, ŝi tenas maldekstre Jesuon, dekstre bastoneton. La korpo estas kovrita per mantelo.

Subĉiela predikejo apud la kapelo

Kermesoj okazas en la 2-an de julio kaj en sekva dimanĉo de la 8-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.