Saltu al enhavo

Kapelo de Sankta Georgo (Jalutorovsko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo de Sankta Georgo
ruse часовня Георгия Победоносца
kapelo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Jalutorovsko
Geografia situo 56° 39′ 16″ N, 66° 18′ 8″ O (mapo)56.65443111111166.302351944444Koordinatoj: 56° 39′ 16″ N, 66° 18′ 8″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito la Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Jalutorovska
Dato de konsekro 25-a de septembro 2021
Konsekrinto Georgij Sannikov, ĉefpastro de la Endormiĝa-Nikolaa preĝejo (Jalutorovsko)
Uzado kapelo
Arkitektura priskribo
Tipo de konstruaĵo kapelo
Konstruado 1994, 2021
Specifo
Konstrumaterialo brikoj
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Tjumena provinco

Kapelo de Sankta Georgo (Tjumena provinco)
Kapelo de Sankta Georgo (Tjumena provinco)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Jalutorovsko

Kapelo de Sankta Georgo (Jalutorovsko)
Kapelo de Sankta Georgo (Jalutorovsko)
DEC

Map

Ligiloj
Adreso strato Krasnoarmejskaja
vdr

La Kapelo de Sankta Georgo (ruse часовня Георгия Победоносца) estas la ortodoksa kapelo en la Memor-Spirita Komplekso en Jalutorovsko (Tjumena provinco, Rusio). Ĝi estis fondita kiel memorsigno en 1994 fare de veteranoj de la Afgana milito (1979-1989) kaj transformita je kapelo en 2021.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Sur kvar muroj de la kapelo estas fiksitaj ikonoj de la Savinto, Dipatrino, Sankta Georgo, Nikolao de Mira[1].

En 1994 en la Jalutorovska Memor-Spirita Komplekso veteranoj de la Afgana milito (1979-1989) instalis memorsignon. Origine sur ĝi estis skribitaj 6 familionomoj de lokanoj, pereintaj en Afganio: Viktor Arsentjev, Zakir Jegorov, Oleg Kupriĉ (ruse Олег Купрыч), Pjotr Rusakov, Tamara Rjazanceva, Aleksej Ŝalaginov. Poste aldoniĝis nomoj de urbanoj, pereintaj en Taĝikio, Ĉeĉenio[2].

En 2021 laŭ propono de Vladimir Ĉuprin, prezidanto de organizaĵo de veteranoj de paraŝutistaj trupoj kaj Oleg Redkin (ruse Олег Редькин), prezidanto de la urba filio de la Rusia Unio de la Veteranoj de Afganio, komenciĝis transformado de la memorsigno je kapelo[3]. Estis farita dezajno de kapelo surbaze de la memorsigno. En majo 2021 estis konsekrita la fundamento kaj la pastro Georgij Sannikov publike petis permeson nomi la kapelon omaĝe al Sankta Georgo. La 10-an de aŭgusto 2021 oni starigis la kupolojn kun la krucoj. La kupoloj estas faritaj el rustimuna ŝtalo, kovrita je titana nitrido[4]. La 5-an de julio 2021 la kapelo estis malfermita kaj konsekrita. Inter la aŭtoroj estis veterano de la Afgana milito Aleksandr Pervuĥin[5]. La 25-an de septembro 2021 la rekonstruado definitive finiĝis kaj la ĉefpastro de la Endormiĝa-Nikolaa preĝejo konsekris la kapelon[1].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Светлана Шорохова (2021-11-01) Часовня на Ялуторовском мемориале Победы (ruse). la Tobolska metropolio. Alirita 2025-02-07 .
  2. Белоглазов, П.. Ялуторовск: след в истории (ruse), p. 199–201. ISBN = 5-9288-0030-4.
  3. Георгий Санников; Олег Редькин, Светлана Сотова, Татьяна Бурлакова, Елена Васильева (2022-11) Ялуторовский духовно-мемориальный комплекс. Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2024-08-15. Alirita 2025-02-11 .
  4. Александр Владимиров (2021-08-31) Под куполом с крестом (ruse). Jalutorovskaja Ĵizn. Arkivita el la originalo je 2025-02-07. Alirita 2025-02-07 .
  5. Олег Владимиров (2021-07-05) Открыли часовню (ruse). Jalutorovsk Znajet. Alirita 2025-02-10 .