Kapelo de Sankta Magdaleno (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo.

Kapelo Sankta Mario Magdala (germane: Magdalenenkapelle) estas eta preĝejo romkatolika en la urbocentro de Erfurto, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio estis en 1277. La nuna konstruaĵo estis farita en 1341 kaj servis kiel kapelo por apuda tombejo. Surloke oni entombigis kadavrojn ekster la urbomuroj trovitajn. En 1300 ĝi venis sub la administradon de la Mario-katedralo.

Post enkonduko de la Reformacio en 1525 la ejo jam ne funkciis. En 1546 estis fermita ankaŭ la tombejo kaj samjare la tuton akiris privatulo. Remeto al romkatolika liturgia uzo fariĝis nur en 1622. Inter 1622 kaj 1803 ĝi estis kromkapelo de la katedralo, poste ĝin ekposedis la komunumo de la Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj. Fine de la 19-a jarcento iĝis nova profanigo kaj alikonstruo. Inter 1884 kaj 1886 ĝi ricevis novan fasadon, en 1992 oni restaŭris la internon.

Teatra uzo kaj reveno al originoj[redakti | redakti fonton]

La ejo estis ĝis 2007 scenejo por la alternativa Gallitheater (Theater in der Kapelle/Teatro kapele). De 2014 ĝia funkcio estas kolumbaria por 240 urnoj[1]. Dum restaŭradoj oni malkovris restaĵojn de la antaŭa romanikstila konstruaĵo.[2] Aranĝis la necesajn adaptojn la erfurta artistino Evelyn Körber.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Erfurter Magdalenenkapelle soll Kolumbarium werden.[rompita ligilo]" - TLZ, 14.12.2011
  2. "Vorgängerbau der Erfurter Magdalenenkapelle entdeckt.[rompita ligilo]" - TA, 29.1.2013]
  3. Ellen Buchberger: Letzte Ruhestätte in der Stadt, ĉe: "Die Tagespost", 27.2.2014, p. 6.