Kapitalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La monerŝanĝisto kaj lia edzino (Quentin Massys): komenco de la financa kapitalismo surbaze de la kapitalo (moneroj)
Kovrilpaĝo de La Kapitalo en la germana lingvo: tiu verko de Marks klarigas la funkciadon de kapitalismo baze sur la posedo kaj kontrolo de la kapitalo.

La kapitalo - laŭ la klasika kapitalideo – apartenas al la tria granda kategorio de la produktaj kondiĉoj (krom la naturaj fontoj kaj la homa laboro). La kapitalaĵojn produktas la ekonomia sistemo por uzi ilin kiel produkta investo por plua produkto de kapitalaĵoj kaj servoj. Se la kapitalo aperas en mona formo, oni nomas ĝin fiksa kapitalo. La profitprocento de la kapitalo estas la jara (aŭ alia tempodaŭro) neta profito en procento.

Por uzo de la konstantaj kapitaloj, oni devas pagi pruntoprezon, por aĉeti ilin, oni bezonas ŝparitan financan kapitalon. Se oni ne uzas la monkapitalon por aĉeti kapitalaĵojn, sed prunti ilin sur la financkapitala merkato. Tiam la profito de la financa kapitalo estas la interezo.

Oni kalkulas la profiton, kaj oni tiras el la tuta enspezo ĉiun koston, kaj la profitprocento iĝas la enspezo je monunua investo. Sur tiuj terenoj, kie la kapitalo tre malabundas, iĝas pli alta la profitprocento. Kun plimultiĝo de la kapitalo – se la laboro kaj la agro estas la sama kaj oni elĉerpis ĉiujn eblojn sur kapitalmanka tereno – malpliiĝas la profitprocento.

La nuntempa praktiko montras, ke malpliiĝon de la profitprocento ekvilibrigas la la teknologia evoluo, estigo de kaŝita monopolo.

Kapitalismo estas ekonomia sistemo fondita sur privata proprieto de produktadrimedoj kaj komerco de varoj kaj kreado de valoro kaj riĉeco kiel kontentigo de la pagkapabla konsumanto. Ĝi ideale elvenas el libera konsento kaj konkurenco de la agantoj kaj celas efikan maksimumigon de profito (profitigo el investo de kapitalo). Ĝi devas samtempe esti entreprene riska kaj kun la respekto de leĝaro. Kapitalismo povas esti komprenita ankaŭ kiel pensaro kiu defendas la ekzistadon de sistemo kie ĉio dependas el la kontrolo fare de la posedantoj de la kapitaloj (reganta.posedanta klaso); kontraŭ estus la kontraŭkapitalismo.

Ekonomiaj elementoj de la sistemo kiu funkcias sur bazo de kapitalo

La esenca kvalito de kapitalismo estas la investado de mono (nome kapitalo) por fari profiton.[1]

En kapitalisma ekonomia sistema kapitalaj aktivaĵoj povas esti posedataj kaj kontrolitaj fare de privatuloj, laboro estas aĉetita per monsalajroj, kapitalgajnoj atribuiĝas al privataj posedantoj, kaj la prezmekanismo estas utiligita por asigni kapitalvarojn inter konkurantaj uzoj. La amplekso laŭ kiu la prezmekanismo estas uzita, la grado da konkurencado, la ekvilibro inter la publika kaj la privata sektoroj, kaj la amplekso de registara enmiksiĝo en merkatoj estas la faktoroj kiuj distingas plurajn formojn de kapitalismo en la moderna mondo.[2]

En libermerkataj kaj malkontrolemaj formoj de kapitalismo, merkatoj estas utiligitaj plej grandskale kun minimuma aŭ neniu reguligo super la preziga mekanismo. En miksaj ekonomioj, kiuj estas preskaŭ universalaj hodiaŭ,[3] merkatoj daŭre ludas dominan rolon sed estas reguligitaj iagrade fare de registaroj por korekti merkatajn fiaskojn, antaŭenigi socialan subtenon, konservi naturresursojn, financi defendon (respektive militojn) kaj publikan sekurecon aŭ pro aliaj kialoj. En ŝtatkapitalismaj sistemoj, merkatoj estas kontrolitaj malplej eble, ĉar la ŝtato fidas peze je ŝtataj entreprenoj aŭ nerekta ekonomio planante akumuli kapitalon.

Kapitalismo kaj kapitalisma ekonomiko ofte estas komparitaj al socialismo, kvankam la signifo de la vorto socialismo ŝanĝiĝis dum la tempo. La origina signifo de socialismo estis ŝtatposedado de la produktadrimedoj. Hodiaŭ, la vorto ofte estas uzita por signifi ajnan ŝtatkontrolon de ekonomia decidiĝo.

Mono, kapitalo, kaj akumulado

Mono estas ĉefe normigita komercilo, kaj fina pagilo, kiu helpas mezuri la valoron de ĉiuj varoj kaj krudvaroj en normo de valoro. Ĝi estas abstraktado de ekonomia valoro kaj komercilo kiu eliminas la maloportunan sistemon de interŝanĝo apartigante la transakciojn implikitajn en la interŝanĝo de produktoj, tiel tre faciligante specialiĝon kaj komercadon tra instigado al la interŝanĝo de krudvaroj. Kapitalismo implikas la plian abstraktadon de mono en aliajn interŝanĝeblajn aktivaĵojn kaj la akumuladon de mono tra proprieto, interŝanĝo, intereso kaj diversaj aliaj financaj instrumentoj.

La akumulado de kapitalo rilatas al la procezo de "farado de mono", aŭ kreskigado de komenca monsumo tra investo en produktado. Kapitalismo estas bazita ĉirkaŭ la akumulado de kapitalo, per kio financa kapitalo estas investita por realigi profiton kaj tiam reinvestita en plian produktadon en kontinua procezo de akumulado. En Marksisma ekonomia teorio, tiu dinamiko estas nomita la leĝo de valoro.

Kapitalaj kaj financaj merkatoj

La difina kvalito de kapitalismaj merkatoj, kontraste al merkatoj kaj interŝanĝo en antaŭ-kapitalismaj socioj kiaj feŭdismo, estas la ekzisto de merkato por kapitalvaroj (la produktadrimedoj), signifante ke interŝanĝaj rilatoj (komercrilatoj) ekzistas ene de la produktada procezo. Plie, kapitalismo havas merkaton por laboro. Tio distingas la kapitalisman merkaton de antaŭ-kapitalismaj socioj kiu ĝenerale nur enhavis merkatinterŝanĝojn por finaj varoj kaj sekundaraj varoj. La "merkato" en kapitalismo rilatas al kapitalmerkatoj kaj financaj merkatoj. Tiel, ekzistas tri ĉefmerkatoj en tipa kapitalisma ekonomio: labora, po kaj varoj kaj servoj, kaj financa.

Salajrolaboro kaj klasa strukturo

Salajrolaboro rilatas al la klasstrukturo de kapitalismo, per kio laboristoj ricevas aŭ salajron aŭ ian pagon, kaj posedantoj ricevas la profitojn generitajn per la faktoroj de produktado utiligitaj en la produktado de ekonomia valoro. Individuoj kiuj posedas kaj provizas financan kapitalon al produktivaj projektoj iĝas posedantoj, aŭ komune (kiel akciuloj) aŭ individue. En Marksisma ekonomiko tiuj posedantoj de la produktadrimedoj kaj provizantoj de kapitalo estas ĝenerale nomitaj kapitalistoj. La priskribo de la rolo de la kapitalisto ŝanĝiĝis, unue rilatante al senutila peranto inter produktistoj al dunganto de produktantoj, kaj poste rilatis al posedantoj de la produktadrimedoj.[4] La esprimo kapitalisto ne estas ĝenerale uzita fare de subtenantoj de ĉefa ekonomika sistemo.

La termino "laboristoj" inkludas tiujn kiuj elspezas kaj manan kaj mensan (aŭ kreivan) laboron en produktado, kie produktado ne simple signifas fizikan produktadon sed rilatas al la produktado de kaj perceptebla kaj netuŝebla ekonomia valoro. "Kapitalistoj" estas individuoj kiuj derivas enspezon el investado.

La termino laboro inkludas ĉiujn fizikan kaj mensan dungadan sekcion, inkluzive de entreprenista kapacito kaj gvidkapabloj, kiuj estas necesaj por produkti kaj produktojn kaj servojn. Produktado estas la ago de farado de varoj aŭ servoj uzante laborforton.[5][6]

Makroekonomio

Makroekonomio rigardas aferojn kiaj ekzemple inflacio: ĝenerala pliiĝo en prezoj kaj falo en la aĉetada valoro de mono; kresko: kiom multe da mono registaro havas kaj kiom rapide ĝia mono akumuliĝas; senlaboreco, kaj tarifoj de komerco kun kaj inter aliaj landoj. Dum Mikroekonomiko temas pri individuaj firmaoj, homoj, kaj aliaj institucioj kiuj laboras ene de aro kaj enkadrigas ene de funkciigantaj reguloj por ekvilibri prezojn kaj la funkciadon de eksterordinara registaro.

Kaj mikroekonomio kaj makroekonomio funkcias kune por formi ununuran aron de evoluigado de reguloj kaj regularoj. Registaroj (la makroekonomia flanko) metas kaj naciajn kaj internaciajn regularojn kiuj konservas alton de prezoj kaj la entreprena (mikroekonomia) kreskorapideco, influas la prezojn, kaj komercon, dum la entreprenoj influas tion kio federaciaj leĝoj fiksas.[7][8][9]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. James Fulcher, Capitalism A Very Short Introduction, "the investment of money in order to make a profit, the essential feature of capitalism." p. 14, Oxford, 2004, ISBN 9780192802187.
  2. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Modern Economics 1986, p. 54; $2
  3. James Fulcher, Capitalism A Very Short Introduction, "...in the wake of the 1970 crisis, the neo-liberal model of capitalism became intellectually and ideologically dominant", p. 58, Oxford, 2004, ISBN 9780192802187.
  4. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Williams 1983 51; $2
  5. Ragan, Christopher T.S., and Richard G. Lipsey. Microeconomics. Twelfth Canadian Edition ed. Toronto: Pearson Education Canada, 2008. Print.
  6. Robbins, Richard H. Global problems and the culture of capitalism. Boston: Allyn & Bacon, 2007. Print.
  7. Taylor, Timothy. (2011) Principles of Economics: Economics and the Economy. USA: Textbook Media. ISBN 1-930789-13-0.
  8. . Economics and capitalism. Capitalism: A Treatise on Economics. The Jefferson School of Philosophy, Economics, and Psychology. Alirita 18a Februaro 2012.
  9. . The Political Economy of Capitalism Bruce R.. Harvard Business School. Alirita 20a Februaro 2012.

Bibliografio

  • Juan Miguel Aguado (2011). Sociedad de masas y cultura de masas. D.F.: Fundamentos de la Comunicación y la Información.
  • Michel Albert, Capitalisme contre capitalisme, Paris, Seuil, coll. « L'histoire immédiate »,‎ 1991
  • Raymond Aron, Dix-huit leçons sur la société industrielle,‎ 1962
  • Frédéric Bastiat, Œuvres économiques,‎ 1853 (ISBN 2130378617)
  • Michel Beaud, Histoire du capitalisme (de 1500 à nos jours), Paris, Seuil,‎ 1981 (ISBN 978-2-7578-1786-5)
  • Claude Bébéar kaj Philippe Manière, Ils vont tuer le capitalisme, Plon,‎ 2003
  • Fernand Braudel, La Dynamique du capitalisme,‎ 1985 (ISBN 2080811924)
  • Joaquín Estefanía (1997). Aquí no puede ocurrir. El nuevo espíritu del capitalismo. Madrid: Taurus.
  • Jean-François Gayraud, Le nouveau capitalisme criminel, Odile Jacob,‎ 2014 (ISBN 978-2738130723)
  • Gaël Giraud kaj Cécile Renouard, Vingt propositions pour réformer le capitalisme, Flammarion, 2009
  • Paul Jorion, Vers la crise du capitalisme américain ?, Paris, La Découverte,‎ 2007 (ISBN 978-2-7071-5092-9)
  • Paul Jorion, Le Capitalisme à l'agonie, Fayard (ISBN 978-2213654881)
  • Fernando Luengo Escamilla (2003). Mercado de trabajo y competitividad en los capitalismos emergentes de Europa Central y Oriental. Madrid: Editorial Complutense.
  • Karl Marx: Das Kapital. Kritik der politische Ökonomie. 1867 (rete konsultita la 20an de Marto 2008).
  • Bernard Perret, Le capitalisme est-il durable ?, Carnets nord,‎ 2008
  • David Ricardo: On the Principles of Political Economy and Taxation. London 1817 (rete).
  • Jesús Seminario (2006). El capitalismo peruano español. New York: Editorial Bruño.
  • Hernando de Soto (2001). El misterio del capital. Barcelona: Península.
  • Rodney Stark, The Victory of Reason: How Christianity Led to Freedom, Capitalism, and Western Success, Random House, New York, 2005. (La luterana usona ekonomikisto subtenas ke “katolikismo ne nur estis originanto de la moderna kapitalismo, tiel kiel ĝi disvolviĝis en Eŭropo kaj aparte en Italio, sed ankaŭ de la scienco mem kaj de la nocio de “persona libero”.)
  • Joseph Eugene Stiglitz, Quand le capitalisme perd la tête, Le livre de poche,‎ 2005 (ISBN 978-2253109310), 571 paĝoj.
  • Gabriel Tortella (1973). Los orígenes del capitalismo en España: banca, industria y ferrocarriles en el siglo XIX. Madrid: Tecnos.

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

greke Funkciado de la kapitalisma ekonomio, skizo de Petro Levi (Esperante) greke Financistoj anstataŭas inĝenierojn: Kiel General Electric reinventis usonan kapitalismon (Esperante)

Angle