Kapitulaco de Varsovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kapitulaco de Varsovio (pole: Kapitulacja Warszawy) – subskribo de interkonsento la 28-an de septembro 1939 en fabrika konstruaĵo de Škoda en la kvartalo Ochota fare de generalo Tadeusz Kutrzeba kaj generalo Johannes Blaskowitz pri la kapitulaco de Varsovio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kondiĉoj de kapitulaco estis interkonsentitaj la 27-an de septembro 1939 dum la renkonto de generalo Tadeusz Kutrzeba kaj kolonelo Aleksander Pragłowski kun komandantaro de germana armeo en Bazlernejo n-ro 1 (nuntempe Urba Antaŭlernejo n-ro 1) ĉe la str. Paderewskiego 47 en Sulejówek. Pluaj interparoloj okazis la sekvan tagon, interalie kun partopreno de urbestro Stefan Starzyński; oni priparolis problemojn de transpreno de la urbo fare de germana administracio.

La kapitulaco estis subskribita je la 13:00 horo la 28-an de septembro 1939 de generalo Tadeusz Kutrzeba nome de komandanto de Armeo "Warszawa", kaj generalo Johannes Blaskowitz, komandanto de germana 8-a Armeo, en setlejo Rakowiec. Oni decidis, ke al mallibero iros nur polaj oficiroj, soldatoj estos liberigitaj.

Prezidanto Stefan Starzyński lastfoje parolis per radio. Loĝantoj de la urbo eksciis pri la subiĝo pere de afiŝoj.

Post la kapitulaco de Varsovio komence de oktobro 1939 germana komandanto de la Urbo Varsovio iĝis generalo Friedrich von Cochenhausen, kaj peranto inter prezidanto Starzyński kaj la generalo iĝis Stanisław Lorentz.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

La konkeron de Varsovio malpacience atendis ambaŭ agresintoj: totalisma Germanio — por fini komencitan fulmomiliton, kaj totalisma reĝimo de Sovetunio — por havi pretekston invadi la Duan Polan Respublikon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]