Kaprimulgedoj
| Biologia klasado | ||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||

Kaprimulgedoj estas mezgrandaj noktulaj birdoj kiuj posedas longajn flugilojn, mallongajn krurojn kaj mallongajn kaj larĝajn bekojn kaj kiuj kutime nestas surgrunde. Krom la termino kaprimulgoj, por tiu familio oni uzas ankaŭ aliajn nomojn kiel almozuloj (ĉar la kanto ŝajnas petoploro) aŭ noktofalkoj (pro ĝia nokta ĉasado), kio estas uzata ĉefe por amerikaj kaprimulgedoj. Kaprimulgedoj estas nomataj laŭ tradicia miskredaĵo, ke ili kapablas suĉi lakton el kaprinoj. Tiu miskredaĵo rilatas amerikan legendon (eble de eŭropa deveno) pri mitologia monstro, por kio oni uzas la samajn vortojn kiel por tiuj birdoj, nome en angla goatsucker kaj en hispana chupacabras (ambaŭlingve kaprinsuĉisto). Vidu artikolon Chupacabras.
Karakteroj
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj trajtoj de la membroj de la familio de Kaprimulgedoj estas jenaj:
- Insektomanĝantoj de mallongaj kruroj, longa vosto kaj aspekto de cirkuo, kun grandaj okuloj kaj malgranda beko kun granda buŝaperturo.
- Kamufla plumaro, griza, bruna, ruĝeca kaj nigra, ofte kun blankaj makuloj en kapo, flugiloj kaj vosto, pli rimarkinde en maskloj.
- Ili estas aktivaj ĉefe krepuske.
- La nesto estas nur malprofunda fendo gratita engrunde.
- Ili kutimas demeti unu aŭ du ovojn, blankajn aŭ helbrunajn, ĝenerale makulecaj, kamuflaj, trajto tre utila pro la metodo reproduktiĝi.
- Kovado daŭras el 17 al 20 tagojn kaj la idoj restas neste dum 20 pliaj tagoj, pli malpli.
Oni priskribis 89 speciojn de la familio Kaprimulgedoj, ene de kiu troviĝas 57 specioj de la genro Caprimulgus, 7 de la genro Eurostopodus kaj 6 de la genro Chordeiles.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Kaprimulgedoj troviĝas ĉie tutmonde. Ili aktivas vespere (ĉefe je la sunsubiro), nokto aŭ frumateno. Ili manĝas tineojn kaj aliajn grandajn insektojn.
Kaprimulgedoj demetas unu aŭ du makulhavajn ovojn rekte surgrunde. Kvankam oni diras, ke tiuj birdoj kapablas kaze de danĝero translokigi siajn ovojn aŭ eĉ idojn en la buŝo, tio ne povis esti konfirmita de specifa pristudo.[1][2]
Kamuflo
[redakti | redakti fonton]Ili havas etajn krurojn (neutilaj por marŝado) kaj longajn flugilojn (kiuj permesas akrobatan flugadon). La milda plumaro estas kamufla; tiel ili ŝajnas arboŝelo aŭ parto el la seka foliaro. Kelkaj specioj kuŝas ne tra la branĉoj de la arboj, kiel la plej parto de la birdoj, sed laŭlonge. Tiel ili nevideblas dumtage ĉar aspektas kvazaŭ sekaj branĉoj. Tamen tiu preskaŭ perfekta kamuflado paradokse endanĝerigas kaprimulgojn, ĉar ili laŭinstinkte kiam estas for de ĝia kamufla medio, ekzemple sur ŝoseoj sentas, ke neniu vidas ĝin kaj tiel nenial estas en danĝero. Je ĝia preferata sunsubira horo ĝiaj brilaj okuloj estas videblaj el centoj da metroj kontraŭ la aŭto-lumoj, la ŝoforo povas haltigi la aŭton eĉ je unu metro de la birdo kaj ĝi ne forflugos kvazaŭ neniu povas vidi ĝin. Se oni malfermas la pordoj aŭ oni daŭrigas la vojon ĝi forflugos laŭ ĝia moro. Tamen la plej granda parto de la ŝoforoj ne haltas la aŭtojn kaj multaj birdoj pereas pro ilia fido je kamuflo sen scii, ke ebenega unukolora ŝoseo ne samas al ĝia multkolora bruna medio.
Ordigo
[redakti | redakti fonton]Tradicie tiu kaprimulgeda familio estis dividataj en du subfamilioj: Kordeiledoj, amerikaj Noktofalkoj, kun 9 specioj kaj Kaprimulgoj kun pli ol 70 tutmondaj specioj. Ambaŭ subfamilioj similas, sed kaprimulgoj havas ĉebuŝajn harecplumetojn, pli longajn bekojn kaj pli mildan plumaron. Malgraŭ la diferencoj inter tiuj du subfamilioj, la lastaj studoj pri DNA pruvis, ke estas pli gravaj diferencoj inter ordinaraj kaprimulgoj kaj orelkaprimulgoj kiuj formus novan familion Eŭrostopodedoj.
La ordinara falenoptilo aŭ almozulo (Phalaenoptilus nuttallii) estas la ununura birdo kiu suferas ian vintro-dormon, ĉar mallertiĝas kaj malvarmiĝas dum semajnoj aŭ monatoj.[3]
Genroj
[redakti | redakti fonton]La familio enhavas jenajn 22 genrojn.[4]
- Eurostopodus (7 specioj)
- Lyncornis (2 specioj)
- Gactornis – Koluma kaprimulgo
- Lurocalis (2 specioj)
- Nyctiprogne (2 specioj)
- Nyctipolus (2 specioj)
- Nyctidromus (2 specioj)
- Tepuiornis – Roraima kaprimulgo
- Uropsalis (2 specioj)
- Quechuavis- Kaprimulgo de Tschudi aŭ Ĉudia
- Setopagis (3 specioj)
- Systellura – Bendoflugila kaprimulgo
- Eleothreptus (2 specioj)
- Antiurus – Makulvosta kaprimulgo
- Hydropsalis (4 specioj)
- Siphonorhis (2 specioj)
- Nyctiphrynus (4 specioj)
- Phalaenoptilus – Falenoptilo
- Antrostomus (12 specioj)
- Chordeiles (6 specioj; inklude Podager, inklude Amerika kaprimulgo)
- Veles – Bruna kaprimulgo
- Caprimulgus (39 specioj, inklude la eŭropan kaprimulgon)
Eksterordinara kazo
[redakti | redakti fonton]Multo el la problemoj ordigi kaprimulgojn devenas de la trokvanto da specioj, la malfacileco vidi ilin, se kamuflitaj, kaj la tutmonda disiĝo tra tutmondaj tropikaj zonoj.
Eksterordinara kazo estas tiu de la Neĉisara kaprimulgo (Caprimulgus solala), neniam vidita antaŭ la fino de la 20-a jarcento kaj nomita neĉisara ĉar oni trovis en tiu Etiopia regiono en la antaŭa parto de kamiono nur unu ties flugilon. La posta analizado de tiu flugilo pruvis, ke tiu kaprimulgo estas pli longa je kelkaj cm ol la aliaj kaprimulgoj. Kvankam relative ofte aperas novaj birdaj specioj (46 dum la 1980-aj jaroj laŭ BirdLife International [Porbirda internacia asocio]) tute malofte oni povas trovi novan birdan speciojn per nur unu flugilo. En la 1930-aj jaroj oni priskribis la kongan pavon nur per kelkaj plumoj trovitaj kiel ornamo en ĉasista ĉapelo.
Iama ordigo en subfamilioj
[redakti | redakti fonton]
- Subfamilio Chordeilinae (noktofalkoj)
- Genro Nyctiprogne
- Strivosta noktofalko, Nyctiprogne leucopyga
- Senstrivosta noktofalko, Nyctiprogne vielliardi [5]
- Genro Podager - Nakunda noktofalko, Podager nacunda
- Genro Lurocalis
- Ruĝventra noktofalko, Lurocalis rufiventris
- Mallongvosta noktofalko, Lurocalis semitorquatus
- Genro Chordeiles
- Malgranda noktofalko, Chordeiles pusillus
- Sablokolora noktofalko, Chordeiles rupestris
- Ordinara noktofalko aŭ Amerika kaprimulgo, Chordeiles minor
- Eta noktofalko, Chordeiles acutipennis
- Antila noktofalko, Chordeiles gundlachii
- Genro Nyctiprogne
- Subfamilio Caprimulginae (tipaj kaprimulgoj)
- Genro Nyctidromus - Paŭrako
- Genro Phalaenoptilus – Falenoptilo, almozulo
- Genro Siphonorhis
- Jamajka paŭrako, Siphonorhis americana - formortinta (malfrua 19-a jarcento); onidiroj de survivo
- Eta paŭrako, Siphonorhis brewsteri
- Kuba paŭrako, Siphonorhis daiquiri - formortinta (Malfrua Kvaternaro); onidiroj de survivo
- Genro Nyctiphrynus
- Meksika kaprimulgo, Nyctiphrynus mcleodii
- Ocela kaprimulgo, Nyctiphrynus ocellatus
- Jukatana kaprimulgo, Nyctiphrynus yucatanicus
- Genro Caprimulgus (ĉirkaŭ 50-60 specioj de kaprimulgoj)
- Genro Macrodipteryx (longflugilaj kaprimulgoj)
- Longflugila kaprimulgo, Macrodipteryx longipennis
- Longpluma kaprimulgo, Macrodipteryx vexillarius
- Genro Hydropsalis
- Tondilvosta kaprimulgo, Hydropsalis brasiliana
- Ŝtuparvosta kaprimulgo, Hydropsalis climacocerca
- Genro Uropsalis
- Lirvosta kaprimulgo, Uropsalis lyra
- Forkovosta kaprimulgo, Uropsalis segmentata
- Genro Macropsalis
- Longegvosta kaprimulgo, Macropsalis creagra
- Genro Eleothreptus
- Falĉilflugila kaprimulgo, Eleothreptus anomalus
- Blankflugila kaprimulgo, Eleothreptus candicans
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jackson, H.D. (2007) " A review of the evidence for the translocation of eggs and young by nightjars (Caprimulgidae)" Ostrich - Journal of African Ornithology, 78 (3) 561-572
- ↑ Jackson, H.D. (1985) "Commentary and Observations on the Alleged Transportation of Eggs and Young by Caprimulgids". Wilson Bulletin 97 (3) 381-385 [1] Arkivigite je 2009-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Lane JE, Brigham RM, Swanson DL. (2004) "Daily torpor in free-ranging whip-poor-wills (Caprimulgus vociferus)." Physiological and Biochemical Zoology 77 (2):297-304
- ↑ AviList Core Team (2025). "AviList: The Global Avian Checklist, v2025". doi:10.2173/avilist.v2025. Alirita la 10an de Novembro 2025.
- ↑ Atlantikaj sekaj arbaroj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Interreta Birdokolekto: Filmoj de noktofalko[rompita ligilo]. 2006-DEC-02.
- sonoj de kaprimulgoj ĉe xeno-canto.org



