Saltu al enhavo

Kaprimulgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭropa kaprimulgo


alvoko de masklo, Surrey, Anglio
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kaprimulgoformaj, Caprimulgiformes
Familio: Kaprimulgedoj, Caprimulgidae
Genro: Kaprimulgoj, Caprimulgus
Specio: Eŭropa kaprimulgo Caprimulgus europaeus
Linnaeus 1758
Natura arealo

 Reprodjjuktaj teritorioj
 Migrado
 Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reprodjjuktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reprodjjuktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La eŭropa, eŭrazia kaprimulgo aŭ simple kaprimulgo (Caprimulgus europaeus) estas la ununura (aŭ pli bone dirite, la plej videbla) specio de la kaprimulga genro en la Eŭropa kontinento kaj mezvarma Azio.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]
    Junulo montranta malferman buŝon kiel minaco.

    La kaprimulgoj, Kaprimulgedoj, estas granda familio de plejparte noktulaj insektomanĝantaj birdoj.

    La plej granda kaj plej disvastigita genro estas Caprimulgus, karakterizita per rigidaj haregoj ĉirkaŭ la buŝo, longaj pintaj flugiloj, kombilsimila meza ungego kaj strukturizita plumaro. Plenkreskaj maskloj, kaj foje inoj, havas blankajn markojn en la flugilo kaj vosto, montritaj por servi kiel masklaj kvalitindikiloj.[1]

    Ene de la genro, la eŭropa kaprimulgo formas superspecion kun la Ruĝvanga kaprimulgo kaj la Ombra kaprimulgo, afrikaj specioj kun similaj kantoj.[2][3]

    Ĝi estas anstataŭigita pli oriente en Azio per la Ĝangala kaprimulgo kiu okupas similan vivejon.[4]

    La eŭropa kaprimulgo estis priskribita fare de Carl Linnaeus en lia orientiga 10-a eldono de 1758 de lia verko Systema Naturae sub ĝia nuna scienca nomo.[5] Caprimulgus estas derivita de la latina capra, "kaprino", kaj mulgere, "melki", rilatante al malnova mito ke kaprimulgoj suĉas lakton de kaprinoj,[6] kaj la specia epiteto, europaeus estas latina por "eŭropa".[7]

    Subspecioj

    [redakti | redakti fonton]

    Estas ses agnoskitaj subspecioj, kvankam la diferencoj estas ĉefe klinaj; birdoj iĝas pli malgrandaj kaj pli palaj en la oriento de la teritorio kaj la maskloj havas pli grandajn blankajn flugilpunktojn. Birdoj de meza aspekto ĉeestas kie la teritorioj de la subspecio koincidas.[3][4]

    Subspecioj
    Subspecio Aŭtoritato[4] Reprodukta teritorio[4] Komentoj[3]
    C. e. europaeus Linnaeus, 1758 Tra norda kaj centra Eŭropo kaj norda Centra Azio La nomiga subspecio
    C. e. meridionalis Hartert, 1896 Nordokcidenta Afriko kaj suda Eŭropo orienten ĝis Kaspia Maro Pli malgranda, pli pala kaj pli griza ol la nomiga, kun pli grandaj blankaj makuloj
    C. e. sarudnyi Hartert, 1912 Kazaĥio ĝis Kirgizio Variebla pro interreproduktado kun aliaj formoj, sed ĝenerale pala kun grandaj blankaj makuloj
    C. e. unwini Hume, 1871 Irako kaj Irano orienten ĝis Uzbekio Kaprimulgo de Hume; pli pala kaj pli griza kaj pli senmarka ol la nomiga, ofte kun gorĝaj blankaj makuloj
    C. e. plumipes Prĵevalskij, 1876 Nordokcidenta Ĉinio kaj okcidenta Mongolio Pala, sablokolora formo kun grandaj blankaj makuloj
    C. e. dementievi Boris K. Stegmann, 1949 Nordorienta Mongolio Malbone konata pli pala kaj pli griza formo

    Mankas fosiliaj registroj, sed verŝajne ĉi tiuj nebone difinitaj subspecioj diverĝis dum tutmonda temperaturo pliiĝis dum la lastaj 10 000 jaroj. Nur unu registro pri la specio eventuale devenas de la malfrua Eoceno.[8]

    Disvastiĝo

    [redakti | redakti fonton]

    Temas pri malfrua migranto, kiu aperas en Eŭropo (escepte Alpoj kaj norda Skandinavio) kaj en Centra Azio kaj suda Azio (ekde Turkio al centra Ĉinio) en aprilo aŭ majo; dum la vintro ĉekazas en Afriko, tiom sude foje kiom ĝis la suda Kabo. La birdoj migras fine de aŭgusto kaj komence de septembro ĉiuj malaperas suden.

    En suda Eŭropo kaj mezvarmaj zonoj afrikaj kaj aziaj tiu specio lasas lokon al aliaj specioj de la sama familio, ekzemple la ruĝkola kaprimulgo (Caprimulgus ruficollis) kiu estas pli bruna kaj ruĝa ol griza.

    Kaprimulgoj vivas en malfermaj kaj malsekaj ebenaĵoj kaj ondaj terenoj kie abundas veprejoj kaj filikejoj. Ankaŭ en malfermaj arbaroj kaj kopsarbaroj. Tie ili facile malvideblas inter la herbaro kaj seka foliaro. La inoj demetas la ovojn surgrunde.

    Bridaj harecplumoj ĉirkaŭ la buŝo eble helpas en manĝado kaj certe por detektado de predo.
    Ilustraĵo.

    Malgraŭ ilia perfekta kamuflado la birdoj estas facile rekoneblaj per la voĉo, la flugo kaj kiam ili eliras el kamuflebla medio ekzemple en ŝoseojn aŭ sablejojn.

    Tiu palearktisa birdo estas longa je 26 cmj kaj la flugiloj malfermas je 55 cmj. La kaprimulga plumaro estas likensimile griza, strieca de koloroj leda, avela kaj nigra, kio tiom perfekte kamufleblas ilin. La subaj partoj estas striecaj. La virkaprimulgo montras videblajn blankajn makulojn ĉe la pintoj de flugiloj kaj vostoj. La nematuruloj havas ledajn makulojn. Surgrunde videblas du blankaj strioj ĉe la flugiloj. La malsupra parto estas iom pli hela.

    La flugiloj kaj vostoj estas longaj, la kapo granda kaj larĝa, la beko nigra kaj ŝajne malgranda, sed kiam malfermiĝas aperas grandega buŝo. La kruroj estas ruĝbrunaj.

    La bela kamufla plumaro similigas la kaprimulgon al koltordulo, la larĝa enverguro kaj longaj flugiloj al apuso, la milda kaj mola plumaro kaj noktaj moroj al strigoj.

    La voĉo konsistas el tri manieroj: dumfluge ia milda guuuék kvazaŭ dirite tra homa nazo, alarme ia pli akra kuikuikuík kaj ĉefe la pli aŭdebla, mekanika kaj rapida zumado onda kiu laŭtas kaj mallaŭtas dum eĉ kvin minutoj kaj finas per klakoj. Tio okazas dum la birdo surgrunde (ankaŭ surbranĉe aŭ sur heĝo) turnigas la kapon ĉu dekstren ĉu maldekstren. Ĝia suba mandiblo vibras, ĝia gorĝo streĉiĝas kaj eĉ ties plumetaro stariĝas. Laŭtigo kaj mallaŭtigo de la zumado ŝajnas kvazaŭ bruo modifita de aerblovo.

    Kaprimulgo en Nederlandsche Vogelen 1770

    La kaprimulgo flugas je la sunsubiro kiam facile videblas ties longa formo ombra flugante kvazaŭ enorma tineo kaj vere ĝi ofte sekvas tineojn per simila flugo, tio estas rapida flugilfrapo kaj mildaj turniĝoj kaj flugoj per senmovaj kaj streĉitaj flugiloj. Tiel ili manĝas insektojn, papiliojn, tineojn, ktp.

    Dumtage la kaprimulgo kuŝas surtere (aŭ sur arboj) tute senmova proksime de ŝtonoj, seka foliaro aŭ herbaro kvazaŭ ĝi estus lignero aŭ korkero kovrita de likenoj. Ili vidas per preskaŭ fermitaj okuloj kaj restas surloke eĉ se iu preterpasas ĝin proksime, certe sen vidi ĝin. Se tiu preskaŭ surpaŝas ĝin, tiam subite forflugas (foje ekklakas alarme) ofte silentege sed nur foriras kelkajn metrojn (10, 20...) kaj surteriĝas. Oni povas sekvi ĝin kaj ĝi ripetos la forflugon ĝis kiam la persekutanto laĉiĝos; pro tio en Hispanio (ĉefe en Katalunio) oni nomas ilin paŝtistotrompuloj.

    Krom la tri menciitaj kantoj la kaprimulgo faras alian tipan bruon (ĉefe dum kuplado) kiu konsistas el mekanike frapi ambaŭ flugilojn kontraŭ ĝia dorso.

    Ovoj de Caprimulgus europaeus

    La kaprimulgo ne konstruas neston. La inoj demetas du longetajn ovojn malhel-blankajn kaj makulecajn de bruno kaj ruĝbruno. Tiuj ovoj inter herberoj kaj ŝtonoj malfacile videblas for de nesto; ties koloro kaj kamuflado estas la plej certa defendilo kune kun la kovo-birdo (kutime la ino, sed foje la viro), kiu antaŭ iu povas vidi la ovojn (aŭ poste la idetojn) forflugas laŭ ĝia tipa maniero eĉ pli freneze alloga kaj misportas la atenton de la aliulo.

    Foje ili ripetas la ovodemetadon.

    Kaprimulgoj kaj luno

    [redakti | redakti fonton]

    Ĵusa studo montris la rilaton inter kaprimulgoj kaj la cikloj de la Luno pri la manĝado kaj migrado. El informoj pri 39 individuoj kontrolitaj per geolokigiloj en Svedio fare de esploristoj de la Universitato de Lund oni konstatis, ke kaprimulgoj manĝis 2,5 fojojn pli dum la noktoj de plena luno ol dum noktoj sen lunlumo; evidente bona lumo faciligas la predadon. Plej interese oni registris, ke la ekflugo al aŭtuna elmigrado okazis en grandaj grupoj tuj post la plena luno, foje de 100 % el la lokaj populacioj; evidente dum plena lumo la birdoj plenigis la grasrezervojn necesajn por la longaj migroflugoj.[9]

    Popolaj tradicioj

    [redakti | redakti fonton]

    Tradicie oni rigardis kaprimulgon kvazaŭ ĝi estus reptilio pro ĝia ronda kapo, mallonga beko kaj makulbruna aspekto. Pro ties fluga kaj voĉa moroj oni vidis ĝin kiel ia fantomo. De tio venas kelkaj el tiom multaj popolaj nacilingvaj nomoj kiel flugbufo, noktofalko, filiko-strigo, kadavrobirdo, paŝtisto-mokisto aŭ kaprosuĉisto, laŭ popola tradicio kiu asertas, ke flugo de kaprimulgoj inter kapraro aŭ alia brutaro pruvas, ke ĝi povas suĉi ilian lakton.

    Ankaŭ ne entute malfermas la kaprimulgo sian bekon por kapti sian manĝaĵojn. Tio aspektigus ĝin eĉ pli monstra. Vere nur ĝi uzas tian larĝan buŝon por prenado de grandaj tineoj aŭ saltuloj kiuj estas englutataj avide.

    Vidu ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]

    De abrakadabra al zigurato 28 babiladoj pri vortoj de Sten Johansson (Ŝpinbirdo) - elŝutebla

    1. (2025-03-16) “Achromatic Markings as Male Quality Indicators in a Crepuscular Bird”, Biology (en) 14 (3), p. 298. doi:10.3390/biology14030298.
    2. (2020) Caprimulgidae”, Handbook of the Birds of the World Alive. doi:10.2173/bow.caprim2.01. 216484216. Alirita 11a de Julio 2015..
    3. 1 2 3 Cleere & Nurney (1998), pp. 233–238
    4. 1 2 3 4 (2021) European Nightjar”, Handbook of the Birds of the World Alive. doi:10.2173/bow.eurnig1.01.1. 241510290. Alirita 10a de Septembro 2013..
    5. Linnaeus 1758, p. 193.
    6. Jobling 2010, p. 90.
    7. Jobling 2010, p. 153.
    8. Holyoak & Woodcock 2001, p. 37.
    9. "Noticias científicas", Aves y naturaleza, Madrido, nº 31, 2020, paĝo 18. Citita el Norevik, G. kaj aliaj (2019) "The lunar cycle drives migration of a nocturnal bird". PLOS Biology, 17 (10): e3000456: DOI: 10. 1371/journal.pbio.3000456

    Bibliografio

    [redakti | redakti fonton]

    van Grouw, Katrina (2012). The Unfeathered Bird. Princeton: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-15134-2.