Kapuĉa arbopigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kapuĉa arbopigo
Kapuĉa arbopigo
Kapuĉa arbopigo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Crypsirina
Specio: C. cucullata
Crypsirina cucullata
(Jerdon, 1862)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kapuĉa arbopigo (Crypsirina cucullata) estas birdo de la aziaj arbopigoj, mezgranda membro de la familio de Korvedoj kiu inkludas la korvojn kaj la garolojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas mezgranda birdo 30 aŭ 31 cm longa kaj havas grizan plumaron escepte nigrajn kapon, voston kaj flugilplumojn. La nigra kapo ege kontrastas kun la helgriza korpo kaj de tie devenas kaj la komuna nomo Kapuĉa arbopigo kaj la scienca nomo C. cucullata kiu pli malpli signifas same. La ankaŭ nigra beko estas fortika baze (kun helflava suba makulo) kaj iom subenkurbita pinte. Ankaŭ la mallongaj gamboj estas nigraj. La flugiloj estas mallongaj kaj larĝaj. La vosto estas longega kaj grade markita; la centraj vostoplumoj estas nigraj (kio videblas supre entere kaj sube pinte) kaj ege larĝiĝas pinte kiel spatelo, simile al tiuj de la samgenra Nigra klikvosta arbopigo. Same kiel ĉe tiu specio, la Kapuĉa arbopigo montras velurnigrajn frunton kaj bridon, kie la malhelblua iriso iome kontrastas, dum la resto de la kapo estas tre nigra kun preciza suba bordo kaj blankeca nepreciza interlimo kun la helgriza korpo, kiu montras iome violecan malsupran nuancon kaj iome bluecan supran nuancon.

Ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj estas ne tiom kolormarkitaj kaj ne havas tiom larĝajn vostofinojn; ili maturiĝas nur je la dua jaro.

La voĉo estas raŭka kaj priskribita kiel malagrabla, kun miaŭo kvazaŭ de alarmalvoko de Turka turto.

Distribuo[redakti | redakti fonton]

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj arbaroj de malaltaj teroj (bambuo) kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj makisoj. Ĝi estas tre minacata pro perdo de habitato kaj estas endemio de centra, norda kaj suda Birmo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

ovoj de Crypsirina cucullata - Muzeo de Tuluzo

Temas pri soleca kaj arbema specio, kiel la samgenra. Dumfluge faras zuman bruon per flugiloj. Ili manĝas malalte en arboj ĉefe insektojn nome saltulojn, lokustojn, mantojn kaj flugiltermitojn.

Ili reproduktiĝas solece. La nesto estas strukturo konstruita el herberoj kaj radikeretoj. Ĝi estas foje kovrita de kupolo el dornaj herberoj, kvazaŭ eta nesto de pigo. La nestojn oni lokigas en malalta arbo aŭ arbusto. La ino demetas 2 al 4 ovojn, kiuj estas ĉu kremokoloraj ĉu blankoverdecaj, kun nombraj brunaj makuletoj koncentritaj je la plej larĝa parto. La ovodemetado okzas maje kaj junie.

Referencoj[redakti | redakti fonton]