Saltu al enhavo

Kapuĉopapago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kapuĉopapago
Masklo, Pine Creek, NT
Masklo, Pine Creek, NT
Ino, Pine Creek, NT
Ino, Pine Creek, NT
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Platycercinae
Tribo: Platycercini
Selby, 1836
Genro: Psephotellus
Mathews, 1913
Specio: Kapuĉopapago, P. dissimilis
Psephotellus dissimilis
(Collett, 1898)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kapuĉopapago (Psephotellus dissimilis) estas birdospecio de genro de mezgrandaj papagoj en la familio Psittaculidae. La specio estas endemia de Norda Teritorio de Aŭstralio. En la genro estas kvar specioj, el kiuj unu plej verŝajne formortinta. Ĝi troviĝas en savanoj kaj malfermaj arbaroj kaj estas unu el du ekzistantaj specioj en sia genro, kiuj reproduktiĝas en termitejoj. Ĝi malpliiĝis de granda parto de sia origina teritorio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Unu el tri specioj konataj kiel formikopapagoj, la kapuĉa papago estas proksime parenca al (kaj foje konsiderata subspecio de) la orŝultra papago (Psephotellus chrysopterygius). Genetika studo rivelis, ke ĝiaj prapatroj plej verŝajne diverĝis de prapatroj de ĉi-lasta specio en la malfrua Mioceno aŭ frua Plioceno ĉe la fino de la 'Hill Gap' ('Monteta Salto'.[2]

Norvega natursciencisto Robert Collett priskribis la kapuĉopapagon en 1898. La specia epiteto estas Latina vorto dissimilis "diferenca" kaj ĝi referencas ĉu al ĝia forta seksa dimorfismo ĉu al ĝia diferenca aspekto disde tiu de la plej proksimaj parencoj.[3] Nigrakapuĉa papago ests alternativa ordinara nomo.[4]

Masklo de Kapuĉopapago en muda plumaro.

La kapuĉopapago estas mezgranda papago, ĝis 26 cm longa, pezanta 50 ĝis 60 g. La masklo havas nigran kapon, bluet-grizan bekon, malhelbrunajn irisojn, kaj ĝiaj flugiloj havas flavan makulon. Ĝiaj supraj partoj estas brunaj, ĝiaj malsupraj partoj estas turkisbluaj, ĝia dorso estas bruna, la vosto estas olivecverda kun palblua pinto, kaj ĝiaj kruroj estas roz-grizaj. La ino estas obtuze verda papago kun grizbruna kapo kaj rozkoloraj subvostaj kovriloj. Junuloj similas al la ino.[5]

La maskla kapuĉopapago distingiĝas de la similaspekta maskla orŝultra papago ĉefe per la foresto de pala frunta bendo, pli granda flava makulo sur la flugiloj, kaj foresto de ruĝo sur la abdomeno. La ino estas tre simila al la ina flavŝultra papago, kiu estas identigita per la foresto de pala frunta bendo kaj foresto de ruĝo sur la abdomeno.[5]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Aŭstralia endemio, la kapuĉopapago loĝas en duonaridaj areoj de nordorienta Norda Teritorio, kaj estas apartigita de la orŝultra papago per la karpentaria faŭna bariero.[2]

Kvankam ĉi tiu specio malaperis el plejparto de sia origina teritorio, ĝi restas ofta en protektitaj areoj. La kapuĉa papago estas taksita kiel Malplej Zorgiga en la Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[1]

La dieto konsistas ĉefe el semoj, beroj kaj legomoj.

Paro en Norda Teritorio, Aŭstralio

La kapuĉopapago fosas kavaĵojn en termitejoj. Ĝi ĝenerale elektas konusformajn termitajn montetojn, sukcesante nur en plataj dudimensiaj montetoj se ĝi fosas ĉe la rando anstataŭ sur la flanko de la monteto. La elfosado daŭras ĉirkaŭ tri semajnojn.[6] La ​​tunelo estas proksimume horizontala kaj ĉirkaŭ 50 ĝis 80 cm longa.[7]

Reproduktado okazas unu aŭ dufoje jare inter aprilo kaj aŭgusto. La ino demetas kvar aŭ kvin blankajn, iomete brilajn ovojn, kiuj estas 21 mm longaj kaj 19 mm larĝaj.[7]

La kapuĉopapago havas proksiman ekologian rilaton kun la tinea specio Trisyntopa neossophila. La ina tineo demetas ovojn en la nesta kavaĵo de la papago, tiel ke la ovoj eloviĝas samtempe kun la kapuĉopapagoj. La tineaj larvoj vivas en malgrandaj tuneloj ĉe la bazo de la kavaĵo kaj eliras por manĝi la malhelan materialon de la papagaj fekaĵoj, lasante la blankajn ureatajn acidajn deponejojn. Ili konstruas silkan tavolon trans la bazo de la kavaĵo por protekti sin kontraŭ la idoj. Ili krizalidiĝas en la kavaĵmuroj post kiam la junaj papagoj forlasas la neston.[8]

La goano-specio Varanus tristis estis registrita dum ĝi rabis nestojn por manĝi la ovojn.[6]

La termitejoj estas vundeblaj al damaĝo fare de brutaro en brutbredaj areoj, kio minacas nestejojn.[6] Grupo de 28 nematuraj birdoj pereis post trinkado de akvo poluita per gudro ĉe gudroverŝo apud la vojo.[9]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2016). “Psephotellus dissimilis”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22685145A93060569. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22685145A93060569.en. 
  2. 2,0 2,1 (2012) “Out of the Bassian province: historical biogeography of the Australasian platycercine parrots”, Zoologica Scripta 42 (1), p. 13–27. doi:10.1111/j.1463-6409.2012.00561.x. 53957317. 
  3. (2013-05-15) Australian Bird Names: A Complete Guide. Collingwood, Victoria: Csiro Publishing. ISBN 978-0643104709.
  4. Lendon, p. 248.
  5. 5,0 5,1 Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildoj de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 978-0-691-09251-5.
  6. 6,0 6,1 6,2 (1994) “Nesting Sites of the Hooded Parrot Psephotus dissimilis in the Northern Territory”, Emu 94 (4), p. 225–29. doi:10.1071/MU9940225. Bibkodo:1994EmuAO..94..225R. 
  7. 7,0 7,1 Beruldsen, Gordon. (1980) A Field Guide to Nests and Eggs of Australian Birds. Adelaide, South Australia: Rigby. ISBN 978-0-7270-1202-9.
  8. (2009) “Ecology of the coprophagous moth Trisyntopa neossophila Edwards (Lepidoptera: Oecophoridae)”, Australian Journal of Entomology 48 (2), p. 97–101. doi:10.1111/j.1440-6055.2009.00691.x. 
  9. Shephard, Mark (1989). Aviculture in Australia: Keeping and Breeding Aviary Birds. Prahran, Victoria: Black Cockatoo Press. pp. 79–80. ISBN 978-0-9588106-0-9.

Ĉefaj fontoj

[redakti | redakti fonton]
  • Forshaw, Joseph M.; Cooper, William T. (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne, Victoria: Landsdowne Editions. ISBN 0-7018-0690-7.
  • Higgins, P.J.. (1999) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to Dollarbird. Melbourne, Victoria: Oxford University Press. ISBN 0-19-553071-3.


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]