Kapucenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kapucenoj en Suda Ameriko

Kapucenoj (france: capucins, pro ilia granda kaj pinta kapuĉo) estas la anoj de la kapucena ordeno, franciskana almozulordeno.

La nomo devenas de la pinta kapuĉo, kiun portas la kapuceno kun bruna robo.

Kun la franciskanoj kaj la minoritoj, la kapucenoj formas la tri branĉojn de la unua ordeno de sankta Francisko. La plej malnova klostro kapucena en Germanlingvio estas la kapucena monaĥejo en Innsbruck.

Historio[redakti | redakti fonton]

Instigo venis de Matteo de Bassi, monako de Klostro Montefalcone en la Duklando Urbino en 1525. La ordeno venis el la klopodo reorientiĝi pri la frokmodo kaj praregulo de Sankta Francisko el Asizo. La pastroj estu en tre proksima kontakto kun la popolamasoj; tio sukcesis kaj la klostroj unue estis nur el ligno kaj lomo kaj modestege ekipitaj.

La unuaj monakejoj estiĝis en Colemzone kaj Monte-Melone; en la jaro 1528 buleo papa konfirmis la komunumon kaj en 1529 ekzistis jam kvar klostroj. Mateo de Bascio iĝis la unua generalvikario ordena.

En 1536 papo Paŭlo la 3-a nomis la kapucenojn latinlingve minores capucini aprobante ilian tre severan regulon. La monakoj devis ofte fasti, malrajtis akumuli nutraĵojn, vojaĝis sen ĉapoj kaj ŝuoj, malakceptis premiojn dum almozpetado, uzis malkarajn liturgiajn ilojn.

Tre malkongruas al la severeco tia la vivstilo de Bascio kaj liaj du posteuloj: Bascio estis influema kaj devis kontraŭvole demisii, Fossombrone forpelitis el la ordeno, Bernardino Ochino estis kalumnianto. Ochino tamen sukcesis duan fojon elektiĝi generalvikario. En 1542 li iĝis kalvinismulo en Ĝenevo; estante predikisto li havis plurajn edzinojn paralele ĝis li mortis pro la pesto en 1561 en Moravio.

Ekde 1545 la ordeno vere ekfloris kaj venis en 1573 al Franclando, ĉirkaŭ la jaro 1600 al Germanjo, en 1606 al Hispanujo. En 1619 ili iĝis maldependaj de la malfavorantaj observantoj; ĉ. 1750 la kapucenoj havis en pli ol 50 provincoj kaj 3 kustodujoj pli ol 600 klostrojn kun 25.000 anoj. Ili perfektaj misiistoj estis ekz. en la Otomana Imperio, en Kongo, en Tibeto (kie la Dalai-lamao donis al ili stacion en Larissa) kaj en Brazilo. Nomite jezuitoj popularaj ili postvivis ĉiajn revoluciojn ekleziajn. Kontraŭ Reformacio ili batalis malscience kaj la ĉiama relativa malriĉeco neniam kaŭzis envion.

Predikon popularan kaj de tempo al tempo eĉ burleskan kontraŭ homoj malobservantaj virtojn kaj bonajn morojn ofte nomatas kapucenparolado (germane: Kapuzinade). Ili estas bona ekzemplo por rekta, efika kaj de ĉiuj homoj facile komprenebla animzorgado.

Famaj kapucenoj[redakti | redakti fonton]

Monaĥejoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Herders Conversations-Lexikon. Freiburg im Breisgau 1855, vol 3, p. 542-543, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]