Karĉak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karĉak · قرچک‎
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Provinco Teherano
Telefonkodo 021
Demografio
Loĝantaro 231 075  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 35° 26′ N, 51° 34′ O (mapo)35.43944444444451.568888888889Koordinatoj: 35° 26′ N, 51° 34′ O (mapo) [+]
Alto 963 m [+]
Horzono UTC+03:30
Karĉak · قرچک‎ (Irano)
Karĉak · قرچک‎ (Irano)
DEC
Karĉak · قرچک‎
Karĉak · قرچک‎
Situo de Karĉak · قرچک‎

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Qarchak [+]
vdr

Karĉak, persalingve قرچک‎ estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Teherano, en norda Irano. Loknomo de Karĉak originis el la 2-a mondmilito, kiam ekzistis sovetia kontrolpunkto por varoj forirantaj al Sovetunio.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Karĉak situas sur altebenaĵo. Teherano troviĝas 35 km [1], alia proksima urbego iom sude estas Varamin.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Karĉak oni produktis brikojn por konstruadoj. Ili estis bezonitaj al Teherano, tial estis allogitaj laboristoj el la plena Irano, kiuj multobligis la brikokvantojn. La loĝantaro de la urbo iĝis etne ege bunta, 98 % estas enmigrantoj, tial oni diras, ke Ĥarĉak estas "malgranda Irano". Karĉak estis deklarita urbo kun municipo en 1977. Dum tempoj de nestabileco en Afganio kaj Irako la urbo ricevis ankaŭ afganojn kaj irakanojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Pro la bonkvalita grundo Karĉak estas ĉiam konsiderata pri brika kaj ceramika industrioj, estas grandegaj truoj en nordo de la urbo pro elfosaĵoj. Karĉak pro proksimeco al Teherano sorbas la superfluon de la ĉefurbo, kies ĉefa kialo estas la pli malmultekostaj loĝejoj en Kharĉak ol en Teherano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Karĉak havas stacidomon kaj kuras kvarstria aŭtoŝoseo al Teherano. Alia grava vojo kuras al Varamin.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • interalie WikiTrans