Karĝali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karĝali

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6600 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 65 964  (2022) [+]
Loĝdenso 2 145 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 25° 22′ O (mapo)41.64472125.374966Koordinatoj: 41° 39′ N, 25° 22′ O (mapo) [+]
Alto 275 m [+]
Areo 30,759 km² ( 307 5.9 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Karĝali (Bulgario)
Karĝali (Bulgario)
DEC
Karĝali
Karĝali
Situo de Karĝali

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kardzhali [+]
vdr
blazono de Karĝali

Karĝali (bulgare Кърджали, turke Kırcaali) estas urbo en Bulgario, administracia centro de provinco Karĝali (Област Кърджали). En 2008 la urbo havis 51 mil loĝantojn.

Karĝali estas grava centro de metalurgio (plumbo kaj zinko) kaj montara turismo en la Rodopoj. En la ĉirkaŭaĵoj de la urbo troviĝas multaj vidindaĵoj el la trakia, romia, bizanca kaj otomana epokoj. Speciale famas la trakia sanktejo Perperikon, nomumita por monda heredaĵo de UNESCO.

Karĝali estas unu el la nemultaj urboj de Bulgario, kie etnaj turkoj estas plejmulto (ĉ. 62% de la loĝantoj). La urbestro Hasan Azis estas turko kaj reprezentas la partion DPS, kiu estas konsiderata la turka partio de Bulgario.

La urbo estas vigle rekonstruata, kun subteno de la Eŭropa Unio estas jam pretaj kelkaj grandaj projektoj, aliaj estas ankoraŭ planataj. En marto 2010 komenciĝis laboro pri la nova parko „Arpezos“ en la centro de la urbo ĉe la rivero Arda. La investata sumo estas 8,7 milionoj da levoj. Post finfaro de la projekto je ĉiu loĝanto de Karĝali estos po 23 m² da verdaĵoj[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  1. http://kardjali.info.server13.host.bg/?p=1720