Alexandre Raymond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kara Junula Nescio)
Alexandre Raymond
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Alexandre RAYMOND (en esperanto kromnomata Alekĉjo, france Alexandre, arpitane Sandro) estas juna esperantisto kiu loĝas en La Mulatière, apud Liono. Li nun estas komitatano de JEFO.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Li estis aktiva por Esperanto precipe per la interreto kaj per muziko kaj anarkiistaj agadoj. Li ludas gitaron kaj basgitaron en la esperantista punkbando La Nigra Flago, kiu koncertis dum FESTO 2007, en Montoire-sur-le-Loir, kaj iam ankaŭ koncertis kun amiko en la duopo "Kara Junula Nescio", kies stilo karakteriziĝis kiel kombino de "praa revoluciema popola muziko kaj punka muziko".

Li estas prezidento de la esperantoparolanta asocio Laŭtmotiv'.

Lingvistiko[redakti | redakti fonton]

Li estas studento pri Lingvistiko en la dua universitato de Liono, kaj instruas esperanton en la studloko de la universitato en Bron.

Projektoj[redakti | redakti fonton]

Alekĉjo estas la iniciatinto kaj unu el la plej gravaj disvastigantoj de la uzo de la signoparo ЄЭ en tujmesaĝiloj por montri ke oni estas esperantisto.

En la jaro 2006 li kreis Junulan Radion Internacian (JRI) kun Joop Kiefte.

Post la malapero de Internacia Televido, li kreis projekton Bildo-Televido, kiu agadis dum 2 semajnoj (do 2 videoj troviĝas ĉe la retpaĝaro), sed post akordo kun Farbskatol', li ĉesis la televidon por helpi la teamon de Farbskatol'.