Kara Mustafa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kara Mustafa kiel la Granda Veziro
La mortigo de Kara Mustafa, la 25-a decembro 1683.

Kara Mustafa Paŝo (1634 en Marınca ĉe Merzifon, Eyâlet Sivas; 25-an de decembro 1683 en Belgrado) estis dum la reĝtempo de la sultano Mehmed la 4-a veziro de la Otomana Imperio kaj ĉefkomandanto dum la dua konkerado de Vieno.[1]

Frua vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Kara Mustafa estas la adoptita filo de la veziro Mehmed Köprülü. En 1658 li partoprenis en milito kontraŭ György Rákóczi la 1-a la princo de Transilvanio. En la jaro 1960 li iğis la Beylerbey (princreganto) kaj 1667 post la morto de lia adopta frato Ahmed Köprülü li mem iğis veziro por la sultano Mehmed la 4-a. [2]

Batalo dum la dua konkerado de Vieno[redakti | redakti fonton]

Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski sendas la mesaĝon pri la venko en la Batalo de Vieno al la Papo Inocento la 11-a, pentraĵo de Jan Matejko (en la Vatikana Muzeo)

En 1678 li estis petita de la kontraŭhabsburga grafo Imre Thököly ĉu li partoprenu la batalon kontraǔ la Habsburgoj. Li konsentis kun la espero ricevi postenon kiel loka reganto. Post la sukcesa konkerado de Transilvanio ili decidis daǔrigi la 6-an de aŭgusto 1682 la batalon kontraǔ Leopoldo la 1-a kaj en 1683 ili komencis la konkeradon de Vieno. La timigita imperiestro Leopoldo la 1-a forlasis la landon kaj venigis la polan kompensmilitistaron gvidita de Jan la 3-a Sobieski, kiu defendis la 12-an de septembro 1683 Vienon kontraŭ la osmana militistaro de Kara Mustafa en la tiel nomata Batalo de Vieno (vidu la apudan pentraĵon).

Pro la granda simbola malvenko li estis mortigita la 25-an de decembro 1683 en Belgrado fare de la komandantaro de la sultano Mehmed la 4-a veziro de la Otomana Imperio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]