Karaa maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karaa Maro)
Karaa maro
maro

Mapo de Karaa maro.

Mapo de Karaa maro.
Profundeco
  Averaĝa 131 m
  Maksimuma 620 m
Areo 926 000 km²
Najbaraj tutaĵoj Barenca maro, Lapteva maro
Kontinento Eŭrazio
Landoj Rusio
Koordinatoj 74° 49′ 55″ N, 71° 18′ 43″ O (mapo)74.83194444444471.311944444444Koordinatoj: 74° 49′ 55″ N, 71° 18′ 43″ O (mapo)
Map
Karaa maro
vdr

La Karaa maro (ruse Карское море) estas randa maro de la Arkta Oceano, kiu situas norde de la kontinenta parto de Rusio kaj geografie konsideriĝas parto de la limo inter Eŭropo kaj Azio.

La maro okcidente limiĝas pere de la arkoforma duobla insulo Nova Zemlo, kiu konsistas el la kvara kaj la sesa plej grandaj insuloj de Eŭropo. Oriente la insularo Norda Zemlo kaj la Tajmira Duoninsulo limigas ĝin. Sude la maro interalie tuŝas la Jamalan Duoninsulon kaj pli sude la Okcident-Siberian Malaltebenaĵon, kaj la Gidanan Duoninsulon kaj pli oriente la Nord-Siberian Malaltebenaĵon.

La Karaa maro etendiĝas inter proksimume la 70-a kaj la 80-a norda latituda grado kaj la 55-a ĝis 105-a orienta longituda grado. La maro averaĝe profundas 118 metrojn kaj do estas relative malprofunda. La plej profunda punkto, iom nordoriente de la norda insulo de Nova Zemlo, situas 620 metrojn sub la marnivelo.

Tiu maro estas difinita kiel mara ekoregiono laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la organizaĵo The Nature Conservancy, do biogeografie apartenas al Arkta Mara Regno, unu el la 13 Maraj Regnoj. Kune kun Barenca maro ĝi estas en tutmondaj 200-unuo pro sia signifo por la biodiverseco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]