Karadago (Krimeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karadago
Karadago vidata el la Lisja kreko
Karadago vidata el la Lisja kreko
monto
Alteco 577 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 56′ N, 35° 14′ O (mapo)44.93194444444435.228888888889Koordinatoj: 44° 56′ N, 35° 14′ O (mapo) f4
Karadago (Krimeo)
Karadago (Krimeo)
DEC
Karadago
Karadago
Situo de Karadago
Map
Karadago
vdr

Karadago (ruse Карадаг, ukraine Карадаг, krime-tatare Qaradağ) estas vulkana masivo en la sud-orienta parto de la Krimea duoninsulo, tuj ĉe la Nigra maro. Karadago situas en la teritorio de la Teodozia municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La masivo kaj la apudaj teritorioj estas gardataj kiel natura rezervejo. Ĉe la orientaj deklivoj de la masivo troviĝas la loĝloko Koktebelo, ĉe la okcidentaj deklivoj - la loĝloko Kurortno.

La monto altas 577 metrojn kaj laŭ la deveno estas estingiĝinta vulkano, kiu aktivis antaŭ ĉ. 150 milionoj da jaroj. La tjurk-devena nomo laŭvorte signifas "nigra monto", tamen tiu nomo neniel rilatas al ĝia koloro. La masivo ricevis sian nomon en la tempo de la otomana regado en Krimeo: ĝi estis nomita fare de la turkoj omaĝe al la monto Kara-dag, situanta en la provinco Karaman en la azia parto de Turkio.

Karadago estas unika geologia monumento, kiu gardas en sia interno la spurojn de ĵurasia vulkanismo. En la masivo troveblas diversaj ŝtonoj kaj petroj. Ankaŭ la flaŭro kaj faŭno de la masivo estas unikaj: ĉi tie troveblas multaj endemiaj specioj.

Komence de la XXa jarcento danke al la klopodoj de la moskva sciencisto Terentij Vjazemskij ĉi tie estis fondita biologia stacio. En la jaro 1979 sur ĝia bazo estis kreita la Karadaga rezervejo (3000 hektarojn granda). Nuntempe la biologia stacio estas filio de la ukrainia Instituto pri faŭno de la sudaj maroj. La stacio havas muzeon kaj delfinejon.

La rokoj de la Karadaga masivo vidataj de sur la maro

La Karadaga naturo ĉiujare allogas multajn turistojn. Ekzistas legendo pri iu "Karadaga monstro", kiu kvazaŭ vivas en la maro ĉe la monto. La belaĵoj kaj la enigmeco de la monto kaj de la apuda maro diverstempe inspiris multajn artistojn, la plej fama inter kiuj estas Maksimilian Voloŝin, kiu longan tempon loĝis apud la monto en Koktebelo kaj dediĉis al la monto i.a. la jenajn liniojn:

... Jen - trans kontur' de la ĉemara rok'
Kiu bildigas vizaĝegon ian
(La frunton, vangojn, nazon - ĉion mian),

Simile al gotika katedral',
Kiu elstaras per l' obstinaj dentoj,
Kvazaŭ fabela fajro al la alt'
Strebanta per bazaltaj fundamentoj, -

El la nebul' malhela super mar'
Ekstaras mur'... Sed mit' pri Karadago
Nek koncepteblas por la hom-imago,
Nek bildigeblas arte per farbar'.

Mi vidis multon indan je admiro,
Omaĝis multon verse kaj sur tol'...
Sed mia brust' malvastas por ĉi spiro
Kaj stretas la laring' por ĉi parol'.

Maksimilian Voloŝin, "La domo de l' poeto" (eltiraĵo; trad. de P. Moĵajev)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]