Karafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ornamitaj karafoj
Ruĝvina karafo
Kristala karafo

Karafo (el la franca esprimo Caraffe, el la araba غرافة) estas vitra aŭ kristala larĝbaza botelo por servado de trinkaĵo dum manĝo, kun aŭ sen tenilo. Oni produktis la plej belajn, ofte kun arĝento ornamitajn karafojn en la 19-a jarcento. La porvina karafo havas ĝenerale averaĝe volumenon de ĉ. 1 litro kaj servas ofte por dekantado (malverŝo de vinaj sedimentaĵoj).

tipoj

  • por vino: 0,5-2-litra karafo sen/kun vitra ŝtopilo, tenilo
  • por fortaj alkoholaĵoj: en eta grando (0,5 – 2 dl)
  • por servado de teoaldonaĵoj, ĉefe por citrona suko: eta karafo kun tenilo