Karako (ŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de portugala karako en Nagasaki. Japana ekranego de la 17a jarcento.

La karakoj estis velŝipoj de alta ferdeko specializitaj en la transporto de grandaj kargoj por longaj marvojoj. Estis karakoj el la fino de la Mezepoko ĝis la 16a jarcento. Ili estis la plej grandaj ŝipoj de Eŭropo en sia epoko.

Ili estis uzitaj kaj aprezitaj de portugalaj, veneciaj kaj ĝenovaj navigistoj sed ne tiom de kastilianoj kaj aragonanoj. Kritikantoj ne ŝatis la mankon de manovreblo dum ŝtormoj pro la troa pezo. Sed favorantoj aprezis la grandan enhavkapablon; karakoj estis uzitaj por transporto de trupoj kaj eĉ de ĉevaloj.

Dekomence karakoj havis nur unu maston kaj enorman ortangulan velon. Poste ili havis ĝis tri mastojn.

La karako La Charente de Ludoviko la 12-a de Francio povis porti 1 200 militistojn kaj 300 artileriajn pafilojn. La portugala karako "Sankta Johano Botafogo" estis la plej granda tiam kaj havis 200 kanonojn.

Verŝajne la historie plej fama tiaspeca ŝipo estas la Santa María, kiu estis la ŝipestra ŝipo uzita de Kristoforo Kolumbo en lia unua vojaĝo al la Nova Mondo en 1492.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Enciclopedia General del Mar. Ediciones Garriga, Barcelona, 1957
  • Kelkaj aŭtoroj, El Buque en la Armada Española, ISBN 84-85041-50-X