Karakol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
minareto de la dungana moskeo
eno de la dungana moskeo de Dungane
ortodoksa katedralo de Karakol
fasado de la dungana moskeo starigita en 1907–1911
tradicia muziko in Karakol

Karakol estas urbo en la orienta parto de Kirgizio. Ĝi situas borde de la lago Isik-Köl, kaj estas la ĉefurbo de samnoma provinco Isik-Köl. En la urbo vivas ĉ. 70 mil loĝantoj.

De 1889 ĝis 1921 kaj de 1939 ĝis 1991 la urbo nomiĝis Prĵevalsk, omaĝe al la tie mortinta poldevena rusia esploristo de la regiono Prĵevalskij (Пржевальский/Przewalski).

En sovetunia tempo la urbo estis hejmo de multaj sciencistoj, laborintaj por defenda industrio. Interalie, en la granda montara lago Isik-Köl oni testis multajn armilojn por uzo en akvo (torpedoj ks.).

En la urbo estas kelkaj elstaraj vidindaĵoj. Inter ili:

  • ligna moskeo, konstruita de dunganoj tute sen ajna uzo de fero en 1907-1911;
  • ligna ortodoksa preĝejo (1895);
  • regiona muzeo.