Karavano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karavano (en abstrakta senco) estas grupo da kunvojaĝantojveturiloj veturantaj komune pro reciproka subteno. Asocio aŭ turisma agentejo povas organizi komunan vojaĝon por siaj klientoj, kiuj ĉiuj celas vojaĝi inter du samaj lokoj, kaj ĉiuj profitos pro la sinergia efiko de tia karavano. Kiam temas pri veturiloj kun armila defendoprotekto, oni nomas tian karavanon ankaŭ konvojo.

Karavano efektive estas ĝeneraligo de la tradiciaj kamelaj karavanoj en dezerto (pri tio vidu: Karavano (tradicia).

Ekzemple veturado per aŭtomobilo tra dezerto estas pli sekura ene de karavano. Se unu veturilo paneas, la pasaĝeroj de la ceteraj povas helpi kun riparado. Se riparado evidentiĝas nerealigebla, la homoj de la paneinta veturilo povas pluveturi per la ceteraj.

Esperanto

Esperanto-organizoj aŭ individuaj esperantistoj ofte organizas karavanojn por amase vojaĝi al aŭ inter esperanto-renkontiĝoj. Individuaj partoprenantoj de renkontiĝo kiu vivas en sama lando aŭ regiono ofte interkonsentas pri komuna vojaĝo, kio ebligas al ili konatiĝi kaj interparoli jam survoje al la renkontiĝo, kaj ofte ankaŭ pli malaltigas kostojn pro diversaj grupaj rabatoj je vojaĝkostoj.

Ofte okazas ankaŭ, ke organizantoj de du tempe kaj geografie proksimaj renkontiĝoj interkonsentas pri kunorganizo de karavano inter tiuj renkontiĝoj, kiu helpas al homoj partoprenontaj ambaŭ renkontiĝojn vojaĝi inter ili, kaj ofte ankaŭ helpas al organizanto de unu el la renkontiĝoj allogi por ĝi ankaŭ homojn kiuj origine volis partopreni nur la alian. Tiaj vojaĝoj kutime okazas ekzemple en jaroj kiam konvene proksime okazas la UK kaj la IJK - tiam oni kutime mendas aŭtobuson, per kiu precipe junuloj ĉeestintaj la Junularan Programon de la UK povas poste facile alveni al la IJK.

raportoj

1912 : Jules Aiziere raporton pri karavano de Lyon al Krakovo (UK) en La Revuo 1912 p. 57 - 61 skanita de ÖNB 1908 : Fritz Fasse en Germana Esperantisto 1908 p. 110/111 pri karavano de britoj al la 4-a UK en Dresdeno 1908, organzitita de Harold Bolingbroke Mudie, kiu prezentas la proponon en The British Esperantist, 1908, p. 157.

Vidu ankaŭ: Karavano (tradicia)