Karavano (tradicia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karavano

Tradicia Karavano (perse: kervan = negocprotekto) estas granda grupo da homoj, kiuj komune vojaĝas - kutime per kameloj - laŭ specialaj karavanvojoj, kie troviĝas en regulaj distancoj karavanejoj por sekure tranokti, ricevi akvon kaj nutraĵon por homoj kaj bestoj. Karavanoj fojfoje estas grandaj grupiĝoj, foje kun mil aŭ pli da kameloj.

Ĝeneraligite la termino ankaŭ por modernaj vojaĝkomunoj aplikeblas - vidu: Karavano.

Karavane vojaĝi estas tradicio dum multaj jarcentoj, eĉ ankoraŭ konata en la 20-a jarcento. Karavanoj estis la sola metodo sekure vojaĝi laŭ malfacilaj aŭ danĝeraj vojoj, kiel ekzemple tra dezertoj de norda Afriko, Azio, aŭ por komune esti neatakebla de rabistoj.

Famaj karavanvojoj estis

Ne-komercaj karavanoj estis pilgrimaj karavanoj al sanktaj lokoj: En la islama mondo pilgrimuloj kolektiĝis en KairoDamasko por pilgrimi al Mekao, Medino aŭ al Kerbela. Ankaŭ en Eŭropo kolektiĝis pilgrimuloj por komuna pilgrimado al Santiago de CompostelaRomo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Karavano kiel termino por hodiaŭa vojaĝkomunumo, ankaŭ esperantista.
  • Pakbesto