Karbona neŭtraleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Emisioneŭtraleco de karbono (aŭ nulecaj netaj emisioj de karbono) rilatas al atingado de nulecaj netaj emisioj de karbondioksido. Neŭtraleco povas esti atingata eliminante ekzistantajn emisiojn aŭ parte balancante karbondioksidemisiojn kaj parte eliminante ilin (kutime tra karbonkompensoj) [1]. La esprimo karbona neŭtraleco estas uzata en la kunteksto de karbondioksidaj ellasaj procezoj en transportado, energiproduktado, agrikulturo kaj industrio. Kvankam la esprimo estas nomita "karbonemisia neŭtraleco", ĝi ankaŭ rilatas al pliaj forcej-efikaj gasoj. La esprimo klimata neŭtraleco reflektas la pli larĝan inkludon de ceteraj forcej-efikaj gasoj en klimata ŝanĝo, eĉ se kontribuo de karbondioksido estas la plej grava.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plena sesio de COP21 por adopti la Parizan Interkonsenton en 2015.

En 2016, Oksfordaj vortaroj elektis la esprimon "carbon-neutral" ("karbonneŭtrala") kiel la vorton de la jaro en Usono.[2]

En decembro 2020, kvin jarojn post la Pariza Interkonsento, ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres avertis, ke landoj ne honoras la engaĝiĝojn, kiujn ili faris en Parizo, kaj ankoraŭ ne plenumis ilin. Li alvokis ĉiujn aliajn landojn deklari klimatan krizon ĝis la karboneŭtraligo estos atingita [3].

Metodo[redakti | redakti fonton]

Karbonneŭtraleco povas esti atingita laŭ du manieroj: redukto aŭ ofseto,[4] sed kombinaĵo de la du verŝajne estos postulata.

Redukto de emisioj[redakti | redakti fonton]

renovigebla energio

La plej simpla maniero atingi staton de nulo neta emisio estas per ŝanĝado al malaltkarbona ekonomio. Tia ekonomio fokusiĝas al renoviĝanta energio kiel hidroelektra energio, ventoenergio, geoterma energio, sunenergio [5] kaj nuklea energio.[6] Kvankam renoviĝantenergia produktado kaŭzas karbonemisiojn, ĝi estas preskaŭ nekonsiderinda.[7] Por redukti karbonemisiojn, ŝanĝoj ankaŭ devas esti faritaj en industrio kaj agrikulturo. Ŝanĝoj en brutara dieto, ekzemple, povas redukti metanoproduktadon je 40%.[8]

Unu maniero instigi la kreadon de karboneŭtralaj produktoj estas farante ke ĉi tiuj produktoj estas pli malmultekostaj ol ekvivalentaj produktoj produktitaj kun fueloj pozitivaj karbonemisioj.[9] Kelkaj firmaoj promesis iĝi karboneŭtrala aŭ negativa antaŭ 2050. Ekzemple: Microsoft,[10] Delta Airlines,[11] IKEA,[12] Blackrock.[13]

Karbonaj kompensoj[redakti | redakti fonton]

En la procezo de karbonkompenso, forcej-efikaj gasoj estas reduktitaj aŭ malhelpitaj aŭ karbondioksido estas forigita de la atmosfero por kompensi la emisiojn.[14] Se la totalaj forcej-efikaj gasoj elsenditaj estas egalaj al la totala kvanto evitita aŭ forigita, tiam la du efikoj nuligas unu la alian kaj la netaj emisioj estas "neŭtralaj".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. What is carbon neutrality and how can it be achieved by 2050? | News | European Parliament (angle) (2019-03-10). Alirita 2020-05-14.
  2. Carbon Neutral: Oxford Word of the Year. Blog.oup.com. Alirita 2013-11-02.
  3. Fiona Harvey, , "UN secretary general urges all countries to declare climate emergencies", The Guardian, 2020-12-12. Kontrolita 2020-12-12. (en-GB)
  4. What is carbon neutrality and how can it be achieved by 2050? | News | European Parliament (angle) (2019-03-10). Alirita 2021-04-14.
  5. Adams, Samuel. Reducing carbon dioxide emissions; Does renewable energy matter? (2019).
  6. What is the role of nuclear power in the energy mix and in reducing greenhouse gas emissions? (en-GB) (2018-01-26). Alirita 2020-10-21.
  7. Renewable and Non-Renewable Energy | EM SC 240N: Energy and Sustainability in Contemporary Culture.
  8. Smith, Joshua. The race is on to cultivate a seaweed that slashes greenhouse emission from cows, other livestock (2019).
  9. Last Energy raises $3 million to fight climate change with nuclear energy (en-US) (2020-02-25). Alirita 2021-01-11.
  10. Microsoft Pledges To Remove From The Atmosphere All The Carbon It Has Ever Emitted (angle). Alirita 2021-01-11.
  11. Delta And BP Pledge To Go Carbon-Neutral. How? That's The Question (angle). Alirita 2021-01-11.
  12. . Ikea to invest $220 million to make it a 'climate positive business' (angle) (2019-11-28). Alirita 2021-01-11.
  13. World's Largest Asset Manager Puts Climate At The Center Of Its Investment Strategy (angle). Alirita 2021-01-11.
  14. Carbon-Neutral Is Hip, but Is It Green?, The New York Times, published 2007-04-29, accessed 2007-08-03