Karbonata acido
Karbonata acido aŭ karbonoksida acido estas malforta acido H2CO3, troviĝanta en la naturaj akvoj. Kelkaj fontoakvoj enhavas multajn karbonatajn acidojn, kiuj larĝigas la haŭtajn kapilarojn tiel helpante la sangocirkuladon kaj la koran laboron.
Ties saloj nomiĝas karbonatoj.