Kardan-krado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Desegno de Kardan-krado

Kardan-krado estas deĉifrigilo, elpensita en ĉ. 1550 fare de itala matematikisto Gerolamo Cardano. Ĝi gravis en frua novepoko gravan rolon por deĉifro de mesaĝoj. El vidpunkto de la moderna kriptografio, temas pri simetria kriptosistemo.

Oni desegnas sur malmolaĵo (pergamento, papero) kradon kaj oni eltranĉas partojn el la estiĝinta tabelo. Tiel estiĝas „truigita ŝablono“, t.n. individua Kardan-krado.

Por ĉifrigi la tekston per helpo de ŝablono, oni metas la individuan Kardan-kradon sur malplena (neskribita) papero kaj skribas nur sur ties truajn kradopartojn vorterojn, silabojn, literojn de la mesaĝo. La neplenigita parto de la tabelo povas esti kompletigita per iu ajn dateno.

Por deĉifro de la mesaĝo, oni bezonas la individuan Kardan-kradon.