Kardinala mizomelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kardinala mizomelo
M. c. tenuis, Vanuatu
M. c. tenuis, Vanuatu
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Melifagedoj Meliphagidae
Vigors, 1825
Genro: Mizomelo Myzomela
Specio: kardinala mizomelo Myzomela cardinalis
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kardinala mizomelo (Myzomela cardinalis) estas specio de birdoj en la mielmanĝula familio de Melifagedoj, nome Meliphagidae. Ĝi ricevis la nomon de kardinalo pro la skarlata koloro de la masklo. Ĝi estas trovebla en Usona Samoo, Nov-Kaledonio, Samoo, Salomonoj, kaj Vanuatuo, same kiel ĉe kelkaj insuloj en Mikronezio kiel Yap. Ties natura habitato estas Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kaj tropikaj kaj subtropikaj mangrovarbaroj.[1] Ĝi venas kutime al areoj kun floroj, kiel ĝardenoj. Gi estas malgranda, aktiva birdo, kiu estas ĉirkaŭ 13 cm longa el beko ĝis vosto.[2]

Beitrag zur fauna Centralpolynesiens. Ornithologie der Viti-, Samoa- und Tonga-inselnPl7.jpg
Beitrag zur fauna Centralpolynesiens. Ornithologie der Viti-, Samoa- und Tonga-inselnPl7

Maskloj estas ruĝnigraj (ruĝaj kapoj kaj dorsoj kaj nigraj flugiloj kaj okulstrio), dum inoj estas grizec-olivecaj, foje kun ruĝa kapo aŭ krono. Ties longa, kurba beko estas speciale adaptita al atingo de nektaro ene de floroj.[3] La populacioj de Kardinala mizomelo malaltiĝis el la insulo Guamo ekde la invado de la bruna arboserpento (Boiga irregularis).[4]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Myzomela cardinalis cardinalis
  • Myzomela cardinalis lifuensis
  • Myzomela cardinalis nigriventris
  • Myzomela cardinalis pulcherrima
  • Myzomela cardinalis sanfordi
  • Myzomela cardinalis santaecrucis
  • Myzomela cardinalis tenuis
  • Myzomela cardinalis tucopiae

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2017). “Myzomela cardinalis”, IUCN Red List of Threatened Species 2017, p. e.T22703868A118657750. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-3.RLTS.T22703868A118657750.en. Alirita 12a de Novembro 2021.. 
  2. Pratt, H. Douglas. (1987) The Birds of Hawaii and the Tropical Pacific. Princeton University Press. ISBN 0-691-02399-9.
  3. Craig, P.. Natural History Guide to American Samoa. National Park of American Samoa, Department Marine and Wildlife Resources, American Samoa Community College. Alirita 15a de Januaro 2010.
  4. Extinctions and Loss of Species from Guam: Birds. U.S. Department of the Interior. Arkivita el la originalo je 2012-01-11. Alirita 2012-09-24.