Kardinalaj virtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas laŭ kristana antropologio kvar kardinalaj virtoj. Ili originas de la antikva periodo kaj havas gravegan (“kardinalan”) rolon por homa agado.

Ili naskiĝis el la amo, krom al la aliaj, al si mem. Amo al si mem kutime ne juĝiĝas, unuavide, simpatie ĉar facile ĝi estas identigata kun memindulgo, dum male amo kaj indulgo estas malsamaj kaj foje eĉ kontraŭaj. La aŭtenta amo ne estas indulga aŭ komplezema, male postulema ĉar ĝi volas la bonon – kaj do volas ankaŭ la moralan bonon – al kelka, estu tiu si mem aŭ alia. La amo al si mem respektas la amon portata al mi de la personoj min amantaj (kaj por Dikredantoj, la amon de Dio al mi). Tia amo generas la kvar kardinalajn virtojn kiuj estas:

  • Singardemo (sapientia-phronesis), per kiu oni ĉiukaze kapablas diferencigi la bonon el la malbono kaj elekti la plej bonan metodon por atingi ĝin kaj per ĝi juĝis kio estas bono por la personoj kiujn oni amas (inkluzive de si mem)
  • Modereco (temperantia) ebligas la regadon de volo super instinkto kaj kreas sanan ekvilibron inter deziroj kaj honesteco. Temas, tial, pri amo kiu "min gardas kaj konservas kapabla min doni al tiuj kiuj mi amas aŭ, almenaŭ, min igas kapabla ne trakti la aliajn kiel ilojn, sed kiel finajn valoronj
  • Kuraĝo (fortitudo) ebligas agadi firme kaj ĉiukaze serĉadi bonon, spite al la variaj obstakloj de ĉiutaga vivo. Do, la bono por la amata personoj kiuj esata mi mem kaj aliaj.
  • Justeco (iustitia) konsistas el la konstanta kaj firma deziro doni al ĉiu tion, kion li meritas. Do, la amo kiu realigas la bonon por la personoj amataj.

Kiel oni vidas, la motoro de ĉio estas la amo. Se aludi al la kristana amo, tiu estas bazita sur la fakto ke ĉiu homo, kaj ankaŭ mi mem, estas persona objekto de la amo de Dio kaj persone serĉata de Jesuo Kristo kun kiu ĉiuj homoj devas meriti kunloĝi en la eterna vivo.

Tiuj penskondutaj sintenoj nomiĝas virtoj ĉar ili estas kiel vestoj (el la latina: habitus), nome inklinoj stabilaj kaj perfektecstatoj de la inteligento kaj volo kiuj disciplinas la agadon regante la pasiojn kaj gvidante la konduton. Ili liveras facilon, lertecon kaj ĝojon en la vivo morale bona. Fakte, la virta homo estas kiu senpene praktikas la bonon.

Tiu grupo de kvar virtoj estis, eĉ se ne tieldistinge, celebritaj de Pitagoro reveninta el proksima oriento; ili estis reprenitaj de Sokrato en pritraktadoj de Platono, rekonsideritai de Aristotelo kaj sekvaj filozofoj stoikaj. Ĝi estas prezenta en (Filo de Aleksandrio kaj en la helenisma judismo (en la kvar libroj de Makabeoj), kaj des pli abunde ĉe la Ekleziaj Patroj


Bibliografio

Sankta Aŭgusteno, De civitate Dei, XV, 22.

[1] Catechismus Catholicae Ecclesiae