Kardinalo ŝtatsekretario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kardinalo ŝtatsekretario, oficiale Ŝtatsekretario de Lia Sankteco la Ĉefpontifiko, prezide estras ĉion de «Ŝtatsekretaria ofico, kaj ties stabo, de la Apostola Seĝo en Romo, la plej antikva kaj grava eklezia administrofako de la Roma Kurio.

Ekde la papado de Inocento la 10-a (1644-1655) la ŝtatsekretario estas ĉiam membro de la Kardinala Kolegio.

Se la ofico fariĝas vaka, ekleziulo nekardinala povas okupis la postenon sed kiel vicŝtatsekretario (prosecretarius) kun ĉiuj, tamen, prerogativoj. Ofte okazas ke la vicŝtatsekretario fariĝas kardonalo en la sekva Konsistorio.

La kardinalo ŝtatsekretario, kiel respondeculo de la politikaj aktivecoj kaj diplomatiaj de la Apostola Seĝo, estas konsiderata la "ĉefministro" de la Vatikanurbo. Li komencas kaj finas sian mandaton kun la papado de tiu kiu lin nomumis.

La nuna (2012]] la ofico de ŝtatsekretario estas plenumita de de kardinalo Tarcisio Bertone, nomumita la 22-an de junio 2006 de papo Benedikto la 16-a (Joseph Ratzinger), jam ĉefepiskopo de Ĝenovo, post longa kunlaborado kiel vicestro ĉe Kongregacio por la doktrino de la kredo.

Ĝis nun nur du ŝtatsekretarioj estis ne italoj: la hispana Rafael Merry del Val y Zulueta (1903-1914) kaj la franca Jean-Marie Villot (1969-1979).

Tiu lasta estas ankaŭ, ĝisnun, la ŝatatsekretario kiu servis la plej grandan nombron de papoj, tri entute: Paŭlo la 6-a, kiu lin nomumis, kaj la posteuloj Johano Paŭlo la 1-a kaj Johano Paŭlo la 2-a, kiuj lin retaskigis.

Listo de kardinaloj ŝtatsekretarioj ekde 1605 ĝis hodiaŭ

La nuna (2012) ŝtatsekretario, kardinalo Tarcisio Bertone

Bibliografio

  • germane Klaus Moersdorf, « Der Kardinalstaatssekretär; Aufgabe und Werdegang seines Amtes », Archiv für katholisches Kirchenrecht, 131 (1962), pp. 103–111 ;
  • Joël-Benoît d'Onorio :
    • article « Secrétairerie d'État », Dictionnaire historique de la papauté, s. dir. Philippe Levillain, Fayard, Paris, 2003 (ISBN 2-213-61857-7),
    • Le Pape et le gouvernement de l'Église, Tardy, Paris, 1992.

Vidu ankaŭ