Kardinalo de kontinuumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En matematiko, la kardinalo de kontinuumo aŭ la kvantonombro de kontinuumo, estas la amplekso (kardinalo) de la aro de reelaj nombroj R (kiu aro estas iam nomata kiel la kontinuumo). La kardinalo de R estas skribata kiel |R| aŭ kiel c. Kiel kardinalo, c estas egala al beth-nombro beth-unu, ). Se la kontinuumo-hipotezo veras, tiam c estas ankaŭ egala al alef-nombro alef-unu, .

Nekalkulebleco[redakti | redakti fonton]

Kardinalo de la kontinuaĵo estas pli granda ol kardinalo de la aro de naturaj nombroj N, , konkrete kie (alef-nulo) estas la kardinalo de N. En aliaj vortoj, kvankam R kaj N estas ambaŭ nefiniaj aroj, la reelaj nombroj estas iusence pli multaj ol la naturaj nombroj.

Georg Cantor pruvis ĉi tion en malsamaj manieroj - kiel la unua nekalkulebleca pruvo de Cantor kaj per la diagonala argumento de Cantor.

Egalaĵoj kun la kardinaloj[redakti | redakti fonton]

Estu {0, 2}N la aro de nefiniaj vicoj kun valoroj el aro {0, 2}. Ĉi tiu aro klare havas kardinalon (la natura reciproke unuvalora surĵeto inter la aro de duumaj vicoj kaj P(N) estas donita per la nadla funkcio). La asociaĵo al ĉiu tia vico (ai) estas la unika reela nombro en la intervalo [0,1] kies triuma elvolvaĵo estas donita per la ciferoj (ai), kio estas la i-a cifero post la dekuma punkto estas ai. La bildo de ĉi tiu mapo estas nomata kiel la aro de Kantor. Ĉi tiu mapo estas enjekcia. Per evito de punktoj kun la cifero 1 en ilia triuma elvolvaĵo estas evitataj konfliktoj kreis per tio ke la triuma -elvolvaĵo de reela nombro estas ne unika. Tiel . Per la teoremo de Cantor-Bernstein-Schroeder

Egaleco cc = c povas esti montrita per la kardinala aritmetiko:

Ĉi tiu argumento estas densigita versio de la alternado de du duumaj vicoj: estu 0,a0a1a2... la duuma elvolvaĵo de reela x kaj estu 0,b0b1b2... esti la duuma elvolvaĵo de reela y. Tiam z = 0,a0b0a1b1a2b2..., la alternado de la duumaj elvolvaĵoj, estas bone-difinita funkcio se x kaj y havas unikajn duumajn elvolvaĵojn. Nur kalkuleble multaj reelaj nombroj havas ne-unikajn duumajn elvolvaĵojn.

Per uzado de la reguloj de kardinala aritmetiko eblas montri ke

kie n estas ĉiu finia kardinalo, n≥2, kaj

kie 2c estas la kardinalo de aro de ĉiuj subaroj de R, kaj 2c>c.

Beth-nombroj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Beth-nombro.

La vico de beth-nombroj estas difinita per kaj . Tiel kaj .

La kontinuumo-hipotezo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kontinuumo-hipotezo.

La kontinuumo-hipotezo statas ke c estas ankaŭ la dua alef-nombro . En aliaj vortoj, la kontinuumo-hipotezo statas ke ne ekzistas aro A kies kardinalo kuŝas severe inter kaj c.

Ĉi tiu frazo estas sciata al esti sendependa de la aksiomoj de aroteorio de Zermelo-Fraenkel kun la aksiomo de elekto. Tio estas, ambaŭ la hipotezo kaj ĝia nego estas konsekvencaj kun ĉi tiuj aksiomoj. Fakte, por ĉiu nenula natura nombro n, la egaleco estas sendependa de aroteorio de Zermelo-Fraenkel kun la aksiomo de elekto. La okazo n=1 estas la kontinuumo-hipotezo. La samo estas vera por plejparto de la aliaj okazoj, kvankam en iuj okazoj egaleco povas estas neebla pro la teoremo de König pri la fundoj de kunfinieco, ekzemple, . Konkrete, c povas esti , kie estas la unua nekalkulebla orda numero. Tiel c povas esti postanta kardinalolimiga kardinalo, kaj krom ĉi tio c povas esti regula kardinalosingulara kardinalo.

Aroj kun kardinalo egala al kardinalo de kontinuumo[redakti | redakti fonton]

Multaj aroj uzataj en matematiko havan kardinalon egalan al c:

Aroj kun kardinalo pli granda ol kardinalo de kontinuumo[redakti | redakti fonton]

Iuj aroj kun kardinalo , kiu estas pli granda ol c:

  • Aro RR de ĉiuj funkcioj de R al R
  • Aro P(R) de ĉiuj subaroj de R
  • Aro 2R de nadlaj funkcioj difinantaj subarojn de reelaj nombroj; ĝi estas izomorfia al P(R), la nadla funkcio elektas erojn kiujn ĉiu subaro inkluzivas
  • Lebega σ-algebro de R, kio estas, la aro de ĉiuj lebege mezureblaj aroj en R

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]