Karel Appel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karel APPEL)
Karel Appel
Persona informo
Aliaj nomoj Apel, Karel • Appel, Christiaan Karel
Naskiĝo 25-an de aprilo 1921 (1921-04-25)
en Amsterdamo
Morto 3-an de majo 2006 (2006-05-03) (85-jaraĝa)
en Zuriko
Tombo Grave of Karel Appel
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Reĝa Akademio de Belaj Artoj • Reĝa Akademio de Arto
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • gravuristo • murpentristo • ilustristo • poeto • ceramikisto • desegnisto • scenografo
Verkoj La Malkovro
Anti-Robot
vdr

Karel APPEL (naskiĝis la 25-an de aprilo 1921 en Amsterdamo, mortis la 3-an de majo 2006 en Zuriko) estis pentristo kaj unu el la plej gravaj membroj de la arta movado Art Brut.

Appel estis ano de la artmovado Cobra, kiu estis formita en la jaro 1948 de grupoj de artistoj el Kopenhago, Bruselo kaj Amsterdamo. La anoj de la movado Cobra rifuzis abstrakton de postmilita eŭropa pentrado, kiun ili konsideris kiel pasiva kaj senviva. Ili anstataŭe lasis sin inspiri de infanaj pentraĵoj kaj mitologiaj temoj. Ili ektrovis plaĉon en kombinado de pura energio, kreata tra sovaĝaj koloroj kaj frenezaj temoj, kaj abstraktaj kaj figuraj. Ili preferis trovadon de aparta esprimo kvazaŭ eksprimo de subkonscio.

Koloro sur toloj de Karel Appel estadas surigata per karakterizaj tireroj de peniko en densaj tavoloj, kreante malmolan kaj brutan bildon, kiu ankaŭ iam enhavas elementojn de humora, preskaŭ infana kvalito. Appel en akto de surigado de koloroj trovas certan liberigon, rekte senteman lertecon, kiu prezentas energion kaj spontanecon kun pli profunda graveco kompare kun racieco kaj desegno. Angla arta kritikisto Herbert Read skribis, ke rigardo al bildoj de Appel impresas kiel "spirita tornado, kiu postlasis post si bildojn de Appel". Appel kreis precedenson per sia arto, kiu estis sekvata de pluraj eŭropaj kaj usonaj pentristoj.