Karel Emanuel Macan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karel Emanuel MACAN)
Karel Emanuel Macan
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1858 (1858-12-25)
en Pardubice
Morto 6-an de februaro 1925 (1925-02-06) (66-jaraĝa)
en Košíře
Tombo tombejo de Vyšehrad
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistokomponistoinstruisto
vdr
Karel Emanuel Macan, 1903

Karel Emanuel MACAN (naskiĝis la 25-an de decembro 1858 Pardubice - mortis la 6-an de februaro 1925 Prago) estis ĉeĥa esperantisto, komponisto, instruisto de blinduloj, mem blinda. Li estis esperantisto de 1904 kaj en 1922 fondis SOĈNE.

Lia vido komencis malfortiĝi ekde lia 12-a jaro kaj dum studado en teknikumo li plene blingiĝis. Li trovis konsolon en muziko, studis en privata orgena lernejo, poste en la praga konservatorio. Post studado li fariĝis instruisto de muziko en la praga blindula instituto Klar. Tie li kolektis librojn en brajla skribo, kiuj poste fariĝis bazo de publika porblindula biblioteko kaj presejo, kiu ĝis nun portas lian nomon. Li ankaŭ pliperfektigis brajlan skribon de muzika notado. Li estis ankaŭ aŭtoro de unua ĉeĥa brajle skribita libro kaj de - ĝis nun eldonataj - brajlaj gazetoj Zora (ĉeĥe) kaj Aŭroro (esperantlingve). En 1921 li ankaŭ aranĝis en Prago la unuan kongreson de blindaj esperantistoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Pardubice kiel filo de fervoja oficisto, kiu estis translokita al Liberec, sed tie li memritiĝis en 1864 kaj transloĝiĝis kun familio al Karlín. Tie la eta Karel komencis frekventi lernejon, sed dum la milito prusa-aŭstria (1866) la familio moviĝis al Roudnice. En 1970 Karel vundis per alumeto sian dekstran okulon, kiu devis esti kirurgie forigita, poste malsaniĝis ankaŭ la maldekstra kaj la knabo tute blindiĝis. Jam kiel blindulo li studis kemion en Prago (1874-1877), sed fine li decidis, ke li dediĉos sian aŭtodidakte al muziko. En 1881 li estis akceptita al orgena lernejo, rekte en la duan klason, tie li komponis meson kaj piankoncerton, publike prezentitan en 1884. Li daŭrigis studadon de komponado ĉe Zdeněk Fibich (1886-1893) kaj samtempe trairis en 1890 en Vieno kurson por instruistoj de nevidantoj. En 1891 li estis akceptita kiel instruisto de literaturo kaj muziko en blindula instituto Klár en Prago. Li postlasis 207 muzikaĵojn, 178 kantojn kaj 25 instrumentajn komponaĵojn.

En 1904 oni proponis al li uzi por lernantoj ankaŭ Esperanton. Malgraŭ komenca nefido li baldaŭ entuziasmiĝis por la nova lingvo. La laboron rompis la milito, sed en Ĉeĥoslovakio li daŭrigis, precipe kunlabore kun vidantoj Stanislav Stejskal, Božena Vlčková kaj Vuk Echtner.

Verkoj de K. E. Macan en Nacia Biblioteko en Prago[redakti | redakti fonton]

  • 3 momentky pro klavír (3 moment-muzikaĵoj por piano)
  • Amarus - melodram na báseň J. Vrchlického (Amarus, melodramo je poemo de Jaroslav Vrchlický)
  • Barcarolla
  • Dumka - pro housle s doprovodem klavíru (Dumko - por violono akompanata piane)
  • Dvanáct dětských písní pro jeden hlas s průvodem piana (Dek du infanaj kantoj por unu voĉo akompanata piane)
  • Dvě skladby pro housle a klavír (Du komponaĵoj por violono kaj piano)
  • Kozácky pochod - sbor pro mužské hlasy (Kozaka marŝo - ĥoro por viraj voĉoj)
  • Kvartet F-moll (Kvarteto F-minora)
  • Má duše tvé je stejně blízká (Mia animo al la via same proksimas)
  • Šla panenka zamyšlená ... (Iris junulino enpensiĝinta ...)
  • Mladá láska (Juna amo)
  • Smutná láska (Malgaja amo, vortoj de Bohdan Kaminský))
  • Na nebi modré hvězdičky (Sur ĉielo bluaj steletoj)
  • Prstýnkem s modrým kamenem (Per fingroringo kun blua gemo)
  • Modlitba (Preĝo, vortoj de Karel Václav Rais)
  • Modré zvonky vyzvánění (Bluaj sonoriletoj feste sonoras, vortoj Antonín Klášterský)
  • Národu (Al la nacio)
  • Ó Praho! (Ho Prago - por kvar viraj korpusoj)
  • Patnáct písní pro jeden hlas s průvodem klavíru (Dek kvin kantoj por unu voĉo kun akompano de piano)
  • Pět nových písní pro vyšší hlas s průvodem klavíru (Kvin novaj kantoj por alta voĉo piane akompanata)
  • Pět sborů (Kvin korpusoj)
  • Rudé západy (Vesperaj ĉiel ruĝoj)
  • Smyčcový kvartet F-moll (Arĉokvarteto F-minora)
  • U kolébky (Ĉe lulilo)
  • V rozpuku - dětské písně s průvodem klavíru (Burĝonante - infanaj kantoj pianakompane)
  • V té zahrádce naší (En nia ĝardeneto)
  • Veselý zpěváček - patnáct dětských písní s průvodem piana neb harmonia pro školu i dům (Gaja kantisto-etulo - dek kvin infanaj kantoj kun piana aŭ harmoniuma akompano por lernejo aŭ domo)

Verkoj pri Karel Emanule Macan[redakti | redakti fonton]

  • František Cinger: Karel Emanuel Macan: hold muži, který nevidomé učil poznávat svět (Omaĝo al viro, kiu blindulojn instruis ekkonadi la mondon, Praha 2008)
  • Výstava ke 150. výročí narození Karla Emanuela Macana (Ekspozicio okaze de 150-a datreveno de la naskiĝo de Karel Emanuel Macan, Teknika muzeo Brno 2.9.-12-10.2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]