Hynek Karel Bouška

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karel Hynek BOUŠKA)
Hynek Karel Bouška
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1884 (1884-03-02)
en Prago
Morto 13-an de januaro 1962 (1962-01-13) (77-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hynek Karel BOUŠKA (naskiĝis la 2-an de marto1884 en Prago - mortis la 13-an de januaro 1962 en Prago) estis ĉeĥa esperantisto, aktivulo, tradukanto, aŭtoro de la politika verko "Slovakoj kaj Magiaroj" (1908).

Laŭ profesio komunuma oficisto en Praha.

Esperantisto ekde 1901. Esperantlingva aŭtoritato inter ĉeĥoj. Li estis kunfondinto de la Esperantista Klubo en Prago (1902), iniciatinto kaj komitatano de Bohema Asocio Esperantista (1908) kaj redaktis la revuojn Bohema Esperantisto, Ĉeĥoslovaka Gazeto kaj Nova Eŭropo. Kunlaboranto de la La Progreso. Artikoloj en diversaj ĉeĥaj gazetoj pri Esperanto kaj pri la Delegacio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Granda instruisto de la nacioj; La vivo kaj laboro de Jan Amos Komenský (Comenius)
  • Slovakaj kaj magiaroj: kelkaj vortoj pri slovaka suferado en Hungario (1908)
  • Jazykové vyklady k mluvnici Esperanta: dle "Lingvaj respondoj" (1927)

Tradukoj en gazetoj[redakti | redakti fonton]

  • Karel Horký: Hundo (1909, Český esperantista)
  • František Krejčí: Evoluo de Tolstoj (1911)
  • T. G. Masaryk: Idealo de la humaneco (1920)
  • Karel Čapek: Malgrandaj nacioj (1927, La Progreso)
  • Karel Čapek: Interparoloj kun TGM (1930, La Progreso)
  • Karel Čapek: Pri la infanaĝo kaj eduko (1930, La Progreso)
  • Hašek Jaroslav: Pri bela sinjorino kaj urso el la valo Začaljanka (1931, La Progreso)