Karel Kraft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karel Kraft

Karel KRAFT (naskiĝis la 24-an de februaro 1926, mortis la 11-an de januaro 2015) estis ĉeha esperantisto kaj Esperanto-vortaristo, pedagogo kaj honora membro de ĈEA.

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

En la movado aktiva ekde 1949, kio rezultigis fondon de Esperanto-klubo en Dobříš (1957) kaj en Příbram (1961), realigon de Somera Esperanto-Tendaro en Županovice (1958), membro de ekzamena komisiono, ĉefa aŭtoro de la novaj vortaroj Esperanta-ĉeĥa kaj Ĉeĥa-Esperanta. Notinda estas lia dudekjara subteno al blindaj esperantistoj en Sovetio, kiujn li kontaktis pere de brajlo kun cetera Esperanta blindulmovado. Lia movada vivo estas multfaceta, kvankam pro siaj politikaj konceptoj lin ofte malhelpis la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio. En la verko Heroo de amo li priskribis la vivon de Přemysl Pitter, kiu zorgis pri orfiĝintaj infanoj kaj edukis komune la ĉeĥajn, judajn kaj germanajn.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Kiam li studis en la realgimnazio de Příbram, venis la milito. Pro spitemo kontraŭ la protektorate deviga germana lingvo li lernis aŭtodidakte la anglan, francan kaj ankaŭ la rusan kun hejme kaŝata fuĝinta rusa prizonulo. Antaŭ la fino de la milito anstataŭ prepari sin por la abiturienta ekzameno li devis laŭordone labori por la germanoj. Abiturientiĝi li povis nur post la milito.

Antaŭe en majo 1945 li sekrete transkondukis germanan dizertinton al ties hejmo en Bavario. De tie trans okupaciataj zonoj en Germanio, sopirante pri aventuro, li atingis Francion. Sed ĉar li ne posedis ĉe si postulatan financan sumon, li baldaŭ estis enprizonigita kiel vagulo kaj poste kune kun eksaj koncentrejanoj repatriigita reen al Ĉeĥoslovakio.

Sopiro ekkoni la mondon kaj scio pri militaj kaj postmilitaj kruelaĵoj venigis lin al serĉado de humanismaj celoj. Li interesiĝis pri hiduismo kaj aliaj orientaj filozofioj, kiuj metis lin sur la vojon de vegetarismo, kio por multaj estis eble nur konduto de strangulo, sed por li ĝi estis afero esenca.

Plie li komencis lerni Esperanton, lingvon malkonstruantan murojn inter la nacioj. Al la esperantista movado li restis fidela dum la tuta vivo kaj dediĉis al ĝi nekredeblajn energion kaj tempon. Li korespondis kun amikoj esperantistoj el la tuta mondo.

Vizitadis lin nederlandanoj, li verkis por la esperantlingvaj elsendoj de la pola radio, por la japanaj gazetoj, al kuracistoj en Ĉinio li sendadis vinberan sukeron, tie mankantan, kaj ankaŭ informojn por ilia teatro „Signala lumo”, laŭ modelo de la ĉeĥa teatro Semafor de Suchý kaj Šlitr.

En la profesia sfero kiel ĵusa abituriento li trapasis instruistan kurson kaj fariĝis edukisto. Kiam li estris en 1948 resanigan restadon de infanoj trafitaj de la milito en Pec pod Sněžkou, li konatiĝis kun sia estonta edzino, kiu ĝi tie plenumis praktikadon kiel kuiristino post fino de familia lernejo.

Fine de 1948 li rekrutiĝis por dujara soldata servo. Reveninte en la civilan vivon li fariĝis instruisto en Hříměždice kaj en 1950 li edziĝis al sia viv-amatino. En 1951 li venis al Rosovice kiel lernejestro, kie al li en 1952 naskiĝis filo en la sama tago, en kiu mortis la angla reĝo Georgo. Ekde 1953 li instruis ĉe unuklasa lernejo en Županovice ĝis inundo en 1955. Županovice al li plaĉis, en 1957 li aĉetis parcelon kun argila dometo kaj komencis konstrui kabanon, kiun lin memhelpe post certa tempo rekonstruis al domo kaj en la 1970-aj jaroj li enloĝiĝis. Kun la lokaj fajrobrigadistoj li travivis tiutempe kutiman riĉan vilaĝan vivon.

Post inundo de digolago Slapy li estis translokita kiel lernejestro al Obořiště, kie naskiĝis filino Hana. Li komencis telestudi psiĥopedion, nun nomatan speciala pedagogio, kaj transiris kiel edukisto al reedukejo en Obořiště. Por sia vivofilozofio kaj pedagogia laboro li ne renkontis komprenon ĉe siaj superuloj kaj politikaj funkciuloj kaj pro tio li foriris instrui al lernejo en Dobříš. Ĉi tie lidaŭrigis organizadon de ekskursoj laŭ skolta modelo. Sed ne longe.

Komence de la "renormaligo", la 28-an de novembro 1969, li estis elĵetita el la elementa lernejo en Dobříš, precipe pro sia aktivado en poste malpermesita Societo por Homaj Rajtoj kaj pro spitado kontraŭ nemoralaj praktikoj post la sovetia okupacio.

Li komencis labori kiel helpa laboristo en uraniaj minejoj de Příbram, kaj kiam aperis ŝanco de pli alta salajro, li foriris labori kiel bagristo ĉe konstruado de alkonduka akva kanalo Želivka. Poste li estis ŝoforo ĉe aŭtomobila fako de elektrodistribua entrepreno. Fine li emeritiĝis en agrikultura konstru-entrepreno kiel majstro de drenado – tiun laboron kun ciganoj li ŝate rememoradis ŝercante, ke ĉi tie li havis la plej bonajn pedagogiajn rezultojn.

Lia sopiro denove instrui en lernejo plenumiĝis nur la 28-an de novembro 1989, precize samtage post dudek jaroj. Politike antaŭvidemaj distriktaj funkciuloj akceptis lin por la "malnova" lernejo en Dobříš, kie li finis sian lastan instrujaron. Poste li ankoraŭ helpis en lernejo de Borotice instrui informadikon, matematikon kaj la anglan.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Slovník esperantsko-český - vortaro esperanta-ĉeĥa (kun M. Malovec, 1995)
  • Slovník česko-esperantský - vortaro ĉeĥa-esperanta (1998)
  • Heroo de amo (2005)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Základní učení vonbulizmu (Baza instruo de ŭonbulismo, 2006)
  • Jak úspěšně vyjednávat s Japonci (Kiel sukcese trakti kun japanoj, 1996)

Ĉiujn eldonis KAVA-PECH

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ret-mesaĝo de lia filo Jiří Kraft 14.1.2015 pri la forpaso de la patro 11.1.2015 kun presita mort-anonco.
  • Verkoj de Karel Kraft ĉe UEA
  • Artikolo de lia filo Jiří por Starto 1/2015