Karel Matěj Čapek-Chod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Karel Matěj Čapek-Chod
Karel Capek-Chod.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 21-an de februaro 1860 (1860-02-21)
en Domažlice
Morto 3-an de novembro 1927 (1927-11-03) (67-jara)
en Prago
Tombo tombejo de Vinohrady
Ŝtataneco Ĉeĥio
Profesio verkisto, ĵurnalisto
Lingvoj ĉeĥa lingvo
v  d  r
Information icon.svg


Karel Matěj ČAPEK-CHOD [ĉapek ĥod] (naskiĝis la 21-an de februaro 1860 en Domažlice - mortis la 3-an de novembro 1927 en Prago) estis ĉeĥa naturalisma verkisto.

Li studis juran fakultaton en Prago, sed ne finis la studadon kaj fariĝis ĵurnalisto. En 1917 li kunredaktis ĵurnalon Národní listy (Nacia ĵurnalo) kune kun Karel Čapek, tial por diferenciĝi li alprenis kromnomon Chod laŭ la samnoma regiono en sud-okcienta Bohemio.

En 1934 aperis en Esperanto tri liaj noveloj. En la antaŭparolo li estis karakterizita jene:

"Li estis ĵurnalisto en la redakcio de unu el la plej gravaj ĉeĥaj ĵurnaloj Narodní Listy, de post la jaro 1909 li verkis sole siajn romanojn, rakontojn kaj dramojn. Li estas naturalisto; apogante sin je psiko-analitikaj rezultoj de la scienca esploro, li pritraktas aktualajn kaj generajn problemojn. La socian medion li kapablas tiom majstre priskribi, ke prave famiĝis liaj verkoj el la medio, kiun li persone konis, nome el la medioj ĵurnalista, belartista kaj artista entute, ekz. Turbino, Beethoven-vespero, Mendelsohn-koncerto, Antonín Vondrejc, Fortuloj kaj malfortuloj (el la sciencista vivo) kaj aliaj. Ĉapek-Chod ŝatas priskribi dekadencajn kaj disigajn okazaĵojn, katastrofojn de unuopuloj kaj familiajn malpacojn. Li uzas en ili sian aktan analizon, por vipi per amara ironio kaj kruela sarkasmo malsaĝecon kaj perversecon de unuopuloj kaj tiamaniere li fariĝas unika moralisto de la sendisciplina kaj ŝlimiĝinta societo. Al la mireginta observa talento aliĝas ĉe Ĉapek perfekta scio de la literatura tekniko kaj scio de la neelĉerpebla riĉeco de la ĉeĥa lingvo. Neniu scipovis percepti kaj priskribi la dumvivan tragikon de la ordinara popolano kiel Čapek-Chod ekzemple en Kašpar Lén. Lian perfektan majstrecon malutilas sole la cirkonstanco, ke li ŝatas groteskon kaj karikaturon tiom, ke epizodoj ofte ĝenas la kontinuan linion de la kompozicio. Ankaŭ pro klopodo, prezenti plene la impresojn Čapek-Chod troigas kelkfoje uzante kvankam plej karakterizajn tamen samtempe plej krudajn esprimojn. Kun la herooj de siaj verkoj li vivas kiel ilia riproĉanto. Liaj dramverkoj ne trovis aprobon ĉe la publiko, sed liajn rakontojn kaj romanojn opinias nia kritiko sublimaj verkoj de la sociala kaj psikologia tipoj. Čapek-Chod ricevis tri ŝtatajn literaturpremiojn, de post la jaro 1923 li estis ordinara ano de la Ĉeĥa Akademio. Lia entombigo okazis en la Panteono de la Nacia Muzeo."

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Povídky (Rakontoj, 1892)
  • Dar svatého Floriána (Donaco de sankta Floriano, 1902 - filmita)
  • Kašpar Lén mstitel (Gasparo Lén, la venĝanto, 1908 - filmita)
  • Turbína (Turbino, 1916 - filmita)
  • Siláci a slaboši (Fortuloj kaj malfortuloj, 1916)
  • Antonín Vondrejc (Antonio Vondrejc, 1918)
  • Experiment (Eksperimento, 1920 - filmita)
  • Jindrové (Henrikoj, 1921)
  • Vilém Rozkoč (Vilemo Rozkoč, 1923)
  • Řešany (Řešany, 1927)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]