Karela lingvo
| Karela lingvo | |
| lingvo • moderna lingvo | |
|---|---|
| norda finna lingvaro | |
| Parolantoj | 35 600 |
| Skribo | latina alfabeto |
| Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-3 | krl |
| Glottolog | kare1335 |
| Angla nomo | Karelian |
| Franca nomo | carélien |

Karela lingvo (sud-karela lingvo, nord-karela lingvo kaj olonec-karela lingvo: karjala, karjalan kieli; luda karela lingvo: kard'al, kard'alan kiel; tver-karela lingvo: kariela, karielan kieli) estas lingvo de kareloj. La karela estas parolata en Rusio kaj en Finnlando.
En Rusio la karela estas parolata plejparte en Respubliko Karelio, sed ankaŭ en Tverja provinco (tverjaj kareloj), Leningrada provinco, Novgoroda provinco kaj Murmanska provinco.
Laŭ ruslanda popolnombrado en 2002 la karelan scipovis 52 880 personoj (kiel gepatran aŭ kiel duan lingvon).
En respubliko Karelio la karelan parolis 15 000 personoj, en Rusio 25 000 personoj kaj en Finnlando 10-20 000 personoj. El etnaj kareloj la karelan parolis 48,4 % (en Rusio).[1]
Dialektoj
[redakti | redakti fonton]La karela havas kvar aŭ kvin dialektojn kaj homoj el aliaj dialektoj ne povas kompreni aliajn dialektojn. Ekzistis ankaŭ karela dialekto parolata en la antikva Bjarmlando, kiu formortis dum la 16-a jarcento.[2]
La Luda karela lingvo estas kelkfoje rigardata kiel aparta lingvo.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||

