Kareto



EX signifas formortintan,
EW formortintan en naturo,
CR draste endanĝerigitan,
EN endanĝerigitan, VU vundeblan,
NT preskaŭ minacatan,
LC malplej zorgigan.
Kareto[1] (Caretta caretta) estas specio de monotipa genro de oceana martestudo distribuita tra la tuta mondo. Ĝi estas mara reptilio, kiu apartenas al la familio Cheloniidae (Keloniedoj). La averaĝa kareto estas ĉirkaŭ 90 cm en karapaca longo se temas pri plenkreskulo. La plenkreska kareto pezas proksimume 135 kg, kaj la plej grandaj specimenoj pezas pli ol 450 kg. La haŭto gamas el flava al bruna, kaj la konko estas tipe ruĝecbruna. Neniu ekstera diferenco laŭ sekso estas vidita ĝis la testudo iĝas plenkreskulo, kiam la plej evidenta diferenco estas ke la plenkreskaj maskloj havas pli dikajn vostojn kaj pli mallongajn subkonkojn ol la femaloj.
La kareto troviĝas en la Atlantiko, Pacifiko, kaj Hinda Oceanoj, same kiel en la Mediteranea Maro. Ĝi pasigas plej el sia vivo en habitatoj de sala akvo kaj estuaroj, kaj inoj venas por mallonge surstranden por ovodemeti. La kareto havas malaltan reproduktan indicon; femaloj demetas averaĝe kvar fojojn kaj poste iĝas malaktivemaj kaj ne produktas ovojn dum du ĝis tri jaroj. La kareto atingas seksan maturecon post 17–33 jaroj kaj havas vivodaŭron de 47–67 jaroj.
La kareto estas ĉiomanĝanta, kiu manĝas ĉefe profunde vivantajn senvertebrulojn. Ties grandaj kaj povaj makzeloj utilas kiel efektivaj iloj por disigi siajn predojn. Junaj karetoj estas ekspluatitaj de nombraj predantoj; la ovoj estas speciale vundeblaj fare de surteraj organismoj. Kiam la testudoj atingas plenkreskecon, ilia enorma grando limigas la predadon al granda maraj animaloj, kiel ŝarkoj.
Minacoj
[redakti | redakti fonton]Nun la nombro de la sovaĝaj neĝleopardoj estas tre malgranda, tial ĝi jam estis difinita de la Internacia Ligo por Protekti la Naturon kaj Naturan Riĉfonton kiel unu el la protektataj bestoj. En la mondo nur dekkelkaj zoologiaj ĝardenoj bredas neĝleopardon. La specio estas listigata en la Internacia Unio por la Konservo de Naturo kun la statuso endangerigita (EN) .
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mara testudulo (unuspecia g. Caretta caretta) el la fam. de keloniedoj, la plej norda mara testudo, vivanta en Mediteraneo, sed demetanta ovojn precipe sur tropikaj marbordoj. PIV NPIV Alirita la 25an de aŭgusto 2020.