Kari Wührer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kari Wührer
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1967 (1967-04-28) (56-jaraĝa)
en Brookfield
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio • Marymount Manhattan College • Reĝa Akademio de Drama Arto • New York University Tisch School of the Arts • Brookfield High School vd
Profesio
Okupo aktorofilmproduktoromuzikistokantisto • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1986– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kari Samantha WÜHRER (naskiĝis la 28-an de aprilo 1967 en Brookfield, Konektikuto) estas usona aktorino kaj kantistino.

Ŝi estas filino de Andrew kaj Karin Wührer kaj havas tri gefratojn. Jam kiel junulino ŝi kantis en noktaj kluboj. Kari eklernis aktori en aĝo de 13 jaroj. Ŝi studis dramon ĉe Universitato de Novjorko, Columbia University kaj la Royal Academy of Dramatic Arts en Londono ĉe fama instruisto Uta Hagen.

Ŝia unua televida sukceso estis VJ por MTV kaj kiel co–host en Remote Control (1987). Ŝi poste rolis en multaj video, inter ili en Sex and the Other Man (1996), Vivid (1997) kaj Spider's Web (2001).

Ŝi sukcesegis en 1997 en la serio Sliders kiel Maggie Beckett, kiun ŝi formis ĝis fino de la serio en 2000.

Lastaj gravaj kinej-roloj:

  • Anaconda (1997)
  • Berserker (2001)
  • Eight Legged Freaks (2002)

Ŝi debutis kun Rick Rubin per la albumo Shiny, eldonita en 1999 (ŝi ludis gitaron kaj fluton).

Wührer aperis nude en Playboy en 1998, kiu pli poste estis elektita #73 en la FHM 100 seksaj virinoj en la mondo 2001, #36 en magazino Maxim el 50 seksaj virinoj (1999), #64 en Celebrity Skin's 100 plej seksaj steluloj de ĉiutempo, kaj #4 en la Celebrity Nudity Database el inter la plej popularaj aktorinoj (1999).

Ŝia mam-enplantaĵo damaĝis dum la surfilmigo de Eight Legged Freaks kaj tiel ŝi forigigis tiujn.

Ŝi geedziĝis kun Daniel Salin en 1995, divorcis en 1999. Nun ŝi vivas en geedzeco kun filma produktisto James Scura ekde 2003, kun tri infanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]