Kariba fuliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kariba fuliko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Fulica
Specio: F. caribaea
Fulica caribaea
Ridgway, 1884
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kariba fuliko, (Fulica caribaea), estas granda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo Gruoformaj, kiu estas reproduktanta kaj loĝanta en la Karibo kaj nordaj kaj marbordaj partoj de Venezuelo. Ĝi estis iam konsiderata kiel subspecio de Amerika fuliko, Fulica americana.

Plenkreskuloj estas 33–40 cm longaj kaj havas mallongan maldikan blankan bekon kun ruĝbruna makuleto apud la pinto kaj blankan frontan ŝildon. La korpo estas griza kaj la kapo kaj la kolo pli malhelaj ol la cetero. La kruroj estas flavaj kun lobhavaj -ne retaj- fingroj. Ĝi diferenciĝas disde la Amerika fuliko ĉar tiu lasta specio havas ruĝan parton super la fronta ŝildo.

Ties reprodukta medio estas fluanta akvo de lagoj aŭ marĉoj. Ili konstruas neston en umbra akvo aŭ flosanta kaj la ino demetas 4-8 makuletitajn blankajn aŭ palbrunajn ovojn. Ili estas ofte vidataj naĝantaj en malfermaj akvoj.

Kariba fuliko povas plonĝi por manĝoserĉado sed ankaŭ povas manĝopluki ĉeborde. Ili estas ĉiomanĝantaj, ekzemple plantan materialon, insektojn, fiŝojn kaj aliajn akvajn bestetojn. La voĉoalvoko estas raŭka trumpetado kiel de ansero kaj simila al tiu de Amerika fuliko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]