Kariba lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karibaj lingvoj
Regiono Plejparte en nordo-centra Sudameriko, kun vastigaĵoj en la suda Karibio kaj en Centra Ameriko.
Apartenantaj lingvoj kaj familioj Norda Karibeca
Suda Karibeca
  Glottolog cari1283
vdr

La kariba lingvaro estas lingva familio parolata de indiĝenoj de Sudameriko. Ĝi disvastiĝas tra norda Sudameriko, de la buŝo de la rivero Amazono al la Kolombiaj Andoj kaj de Marakajbo (Venezuelo) al Centra Brazilo.

Nombro[redakti | redakti fonton]

Karibaj lingvoj estas relative parencaj unu al la alia; en iuj kazoj estas malfacile decidi ĉu malsamaj grupoj parolas malsamajn lingvojn aŭ dialektojn de la sama lingvo. Pro tio, la akurata nombro de la karibaj lingvoj ne estas sciata kun certeco (aktualaj taksoj rangas de 25 ĝis 40, el kiuj 20 al 30 estas ankoraŭ parolataj).

La kariba familio estas famekonata en la lingvistika mondo pro la Hiŝkarjana, lingvo kun la frazordo Objekto-Verbo-Subjekto, antaŭe konsiderata kiel neekzistanta inter la homaj lingvoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kelkajn jarojn antaŭ la alveno de la unuaj Hispanaj esploristoj, iu karibe parolanta popolo invadis kaj okupis la Malgrandajn Antilojn, mortigante, forigante aŭ perforte asimiligante la Aravakajn popolojn kiuj antaŭe priloĝis la insulojn. Ili neniam atingis la Grandajn AntilojnBahamojn.

Kurioze, la kariba lingvo mem (kiu donis sian nomon al la familio) rapide formortis dum la insula aravaka lingvo restis flegata tra la generacioj. Ĉi tio estis la rezulto de tio, ke la invadintaj karibaj viroj kutime mortigis la lokajn virojn de la insuloj kiujn ili konkeris kaj alprenis al si aravakajn edzinojn kiuj tiam transdonis sian propran lingvon al la infanoj. Portempe, la aravaka estis parolata unuavice aŭ malinkluzive de virinoj kaj infanoj, dum la adoltaj viroj parolis la kariban. La viraj infanoj lernis la kariba ke la viroj parolu karibe kaj la virinoj aravake, sed la virinfanoj utiligis karibajn vortojn per aravaka gramatiko. Post generacioj, la kvanto de karibaj vortoj malkreskis en la vira parolo dum la kvanto de aravakaj vortoj kreskis, ĝis hodiaŭ troviĝas nur deko de karibaj vortoj. Spite de ĝi estas preskaŭ tute aravaka, la lingvo nomiĝas "kariba" (hodiaŭ garifuna). La popolo miksis kun eks-sklavuloj, do la prapatraro de la popolo estas pli afrikida ol kariba aŭ aravaka. Insula kariba nun estas formortinta kiel lingvo, sed estis parolata sur la Malgrandaj Antiloj ĝis la 1920-oj (ĉefe en Dominiko, Sankta Vincento, kaj Trinidado). Antaŭ tiu dato, iuj migris ĝis Centra Amerika, kie garifuna (ankaŭ nomita Karibenigrula kariba) daŭras en Honduro, Gvatemalo, kaj Belizo.

Familia divido[redakti | redakti fonton]

La kariba lingvaro estas eble dividebla en du al kvar branĉojn.

  • Nordaj karibaj lingvoj: kojajma; ĵapreria; jupka; la pemona; la akavaja; patamona; makuŝia; atruahia; sikiana; saluma; vajvaja; akurio; apalaja; tirio (Trío); vajana; kariba (Galibi, Cariña); arara; ĉirkaŭa (Ikpeng); mapoja; panara; jabarana;
  • Sudaj karibaj lingvoj: kariona; hiŝkarjana; kaŝujana; makiritara; bakajra; kujkuro-kalapala; matipuja; jaruma

Genetikaj lingvo-rilatoj[redakti | redakti fonton]

Estas proponite, ke la kariba familio estas malproksime parenca al la Ĵea lingvaro kaj la Tupia lingvaro en ia familio "Ĵe-Tupi-Kariba". Ĉiuj tiuj familioj havas komunan morfologion, sed iliaj internaj interrilatoj estas ankoraŭ malbone konataj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]