Saltu al enhavo

Kariberto la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charibert Ier
rex Francorum
(517-567)
Ikonografia bildo de Kariberto la 1-a (517-567)
Ikonografia bildo de Kariberto la 1-a (517-567)
Persona informo
Naskiĝo 517
en Francorum Imperium
Morto 5-a de marto 567
en Saint-Germain-des-Prés, Francorum Imperium
Familio
Dinastio Merovidoj vd
Patro Klotaro la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ingund (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Chram (en) Traduki • Ĉilperiko la 1-a • Guntram la 1-a • Sigeberto la 1-a • Gundoald (en) Traduki • Chlothsind (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ingoberga (en) Traduki
Theodechilde (en) Traduki
Meroflede (en) Traduki
Marcova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Bertha of Kent (en) Traduki
 ( Ingoberga (en) Traduki)
Clothilde (en) Traduki
 ( Theodechilde (en) Traduki)
Berteflede (en) Traduki
 ( Meroflede (en) Traduki)
Charibert of Hesbaye (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

  Kariberto la 1-a estis reĝo de Parizo inter 561 kaj 567. Li estis unu el al sep gefiloj kaj la dua pli maljuna filo de Klotaro la 1-a kaj lia unua edzino Ingonda (499-546), princino de Turingio. Lia plej maljuna frato nomiĝis Gontaro (506-546), kiu mortis antaŭ lia patro. Lia pli juna frato estis Gontrano de Soissons (532-592).

La honflikto por la sukcedo: La ekspedicio kontraŭ Kramno (558)

[redakti | redakti fonton]

En 558, Kariberto kaj Gontrano estis senditaj de Klotaro por repreni Limousin de sia frato Kramno, kiu estis kaptinta ĝin. Iliaj armeoj alfrontis unu la alian ĉe la piedo de la Nigra Montaro, kie ili instigis Kramnon redoni la terojn apartenantajn al ilia patro.

Kariberto, Reĝo de Francio, ofertante la reĝan ringon al Teodegilda

Li rifuzis, kaj ŝtormo malpermesis la batalon. Kramno profitis tion por trompi siajn fratojn sendante mesaĝiston informantan ilin pri la morto de Klotaro, kiu batalis kontraŭ la Saksoj. Kariberto kaj Gontrano tuj ekiris al Burgonjo.

Klotaro la 1-a pene estis reunuiginta la frankan regnon de Klodvigo la 1-a, sed ne estis dividinta la regnon antaŭ sia morto.

La Dua Divido de la Regnum Francorum (561)

[redakti | redakti fonton]
La regno de la Frankoj, en 567, post la morto de Kariberto.

Post la morto de ilia patro en 561, la filoj de Klotaro iris entombigi sian patron en Soissons, en la baziliko, kiun li komencis konstrui super la tombo de Sankta Medardo. Ĉilperiko, la duonfrato de Kariberto, profitis tion por ekposedi la kastelon de ilia onklo Ĉildeberto kaj la parton de la regno, kiu akompanis ĝin.

Kariberto kunigis fortojn kun siaj fratoj Gontrano kaj Sigeberto la 1-a por devigi Ĉilperikon redividi la regnon, kiu denove estis dividita en kvar. Per lotumo, Kariberto ricevis la Regnon de Parizo. Potencrilatoj fakte determinis la asignojn; la ekskludo de la plej malfortaj estis parto de la franka reĝa sukcedo, kaj eblas, ke la tri filoj de Ingonda sentis malfidon al sia duonfrato (Kramno).

Plue, laŭ la ĝermana tradicio, la maniero de sukcedo al la trono, la tanistrio (Laŭ tiu kutimo, la posteulo de reĝo aŭ ĉefo devas esti elektita el inter liaj parencoj, sed prefere el inter flankaj parencoj (fratoj, kuzoj, nevoj) kaj ne el inter liaj rektaj posteuloj), estis transdonita inter fratoj, de la plej aĝa al la plej juna, poste al onkloj kaj nevoj.

Kariberto ricevis la antaŭan regnon de Ĉildeberto la 1-a, situantan inter la Somme kaj Pireneoj, kun Parizo kiel ĉefurbo kaj ampleksanta la Parizan Basenon, Akvitanion kaj Provencon. Ĉi tiu aparta ŝtato estis la parto de la franka regno kun la plej grandaj fiskaj rimedoj (tero, arbaroj aŭ minejoj apartenantaj al la krono), la plej homogena kaj la plej facile defendebla:

  • Kariberto la 1-a ricevis la regnon de Parizo kaj Akvitanio;
  • Neŭstrio (la antaŭa regno de Soissons) ekapartenis al Ĉilperiko la 1-a
  • Aŭstrazio (la Regno de Reims, kiu fariĝis la Regno de Metz kun la translokigo de la ĉefurbo) al Sigeberto la 1-a;
  • La Regno de Orléans (Burgonjo) al Gontrano.

Ricevinte la regnon de Ĉildeberto, li fariĝis la gardanto de la tombo de Klodvigo. Lia regno tamen estis minacata de separistoj en la sudaj posedaĵoj, precipe en Akvitanio. Inter la fideluloj ĉe lia kortego estis la juna Gondovaldo, supozeble la filo de Klotaro kaj tial la supozebla frato de Kariberto.

Laŭ fiskaj aferoj, li celis imposti la urbon Tours, kiu ekde la regado de Klotaro jam ne omaĝis Sanktan Martenon, provante rekonstrui la bruligitajn impostregistrojn. Sed episkopo Eufronius sukcesis de li novan impostforigon.

Post la edziĝo de Sigeberto kaj Brunehilda, li invitis la poeton Venantius Fortunatus verki panegiron. Fortunatus laŭdis lian scion pri literaturo kaj juro. Li celebris en Kariberto la plej grandan el la frankaj reĝoj, la solan veran heredonton de lia onklo Ĉildeberto la 1-a, kaj pro liaj kvalitoj kaj pro lia regno, alvokante la ateston de Ultrogota, la vidvino de Ĉildeberto, kiun Kariberto estis omaĝinta.

Fortunatus rememorigis, ke Kariberto estis la plej aĝa el siaj fratoj kaj ke en li sole renaskiĝis la politika inteligenteco de ilia patro, kiu, krome, konsideris lin sia plej ŝatata filo. Krome, Kariberto estis plena de imperiaj kaj kristanaj virtoj: tiel bona kiel Trajano, tiel justa kiel Salomono, tiel kompatema kiel Davido.

Fortunatus festis lian paceman naturon argumentante pri la prospero generita de lia regado: "Viaj antaŭuloj pligrandigis la patrujon per armiloj, sed per verŝado de sango; vi, regante sen kaŭzi malvenkon, vi konkeras pli." Plue, li asertis, ke Kariberto parolis la latinan lingvon pli bone ol multaj romianoj kaj festis lian belecon, reflekton de lia boneco.

Edzecaj problemoj: La problemo de sukcedo

[redakti | redakti fonton]

Li praktikis "serian monogamion", miksaĵon de edzeco kaj konkubineco. Li edziĝis kun Ingeberga (519-589), virino probable el reĝa sango, kun kiu li havis kvar infanojn. Unu el ili mortis en infanaĝo; la aliaj tri estis filinoj, kiuj fariĝis monaĥinoj.

Ekscitita pro la diboĉeco de ŝia edzo, kiu havis plurajn amantinojn, kaj eble por trankviligi lin, Ingeberga enkondukigis al la kortego lanmetiiston por la reĝa metiejo, la patron de du el liaj amantinoj. Kariberto forlasis ŝin por edziĝi al la du filinoj de la metiisto: Merofleda (490-561) kaj Markovefa. xx2 Li unue edziĝis kun Merofleda. Antaŭ sia morto, Klotaro la 1-a estis nomuminta kortegan klerikon nomatan Emery (Emerius)[1] al la episkopejo de Saintes. Ĉar ĉi tiu nomumo kontraŭis la kanonikan juron, Klotaro timis, ke la ĉefepiskopo de Bordeaux ne aprobus. Tial, li rajtigis Emery-on esti ordinita de la episkopo laŭ sia elekto, kion Emery akceptis.

Post la morto de Klotaro la 1-a, Kariberto devis konvinki la episkopon de Bordeaux akcepti la principon de reĝaj nomumoj al episkopaj sidejoj. Sed Leontius, la ĉefepiskopo de Bordeaux, kunvokis sinodon en Saintes por trakti la aferon. Voĉdono de la prelatoj deklaris la nomumon kaj konsekron kontraŭleĝaj; bordoza sacerdoto nomita Heraklio estis elektita anstataŭ Emery.

Leontius sendis sacerdoton nomatan Noncupat (Nuncupatus) por informi Kariberton pri la rezultoj de la sinodo. La novaĵo malkontentigis la reĝon, kaj la sacerdoto estis ĵetita sur ĉaron da dornoj antaŭ ol esti forpelita. Merofleda mortis, kaj li poste edziĝis kun Marcovefa. Elektante la monaĥinon Marcovefa kiel sian edzinon, li elektis edziĝi al proksima parenco de la antaŭa edzino, kio estis konsiderata incesto laŭ la kanonika juro. Epidemio komencis detrui Gaŭlion, inkluzive de la Regno de Parizo, kio estis vidita kiel puno pro geedzeca delikto.

La episkopoj petis la fidelulojn prokrasti geedziĝojn por fini la epidemion. Dum multaj jaroj, la episkopoj kunvokis koncilion, kaj Kariberto akceptis ĝin. Tio estis la Koncilio de Tours, okazinta la 18-an de novembro 567. Prelatoj el la tuta regno eldonis du kanonikajn ediktojn. La unua rememorigis, ke la romia kaj eklezia juro malpermesis al monaĥinoj edziniĝi; la episkopoj aldonis, ke Kariberto estis ĵus eldoninta leĝon plifortigantan ĉi tiun dispozicion.

La dua levis la demandon pri la incesto, resumita per la tekstoj de la gaŭlaj ​​koncilioj, kiuj malpermesis al viro edziĝi al sia bofratino. En ambaŭ dispozicioj de la koncilio, la preskribita puno por la krimulo estis ekskomuniko. En la asembleo ĉeestis la Pretekstato de Rueno, kiu kondamnis la Reĝon de Parizo pro la agoj, pri kiuj li estis akuzita. Kariberto estis ekskomunikita de Episkopo Germano de Parizo pro incesto kaj sakrilegio. Kariberto forlasis siajn edzinojn pro la malamikeco de la sacerdotaro. Li edziĝis al monaĥino nomita Teodeŝilda (526-570) en kvaraj nuptoj.

Lia edza vivo devas esti vidata kiel la bezono de la reganto produkti virajn idojn. Kariberto jam estis maljuna kaj bezonis heredonton por sukcedi lin sur la trono, dum siaj pli junaj fratoj, Gontrano kaj Ĉilperiko, jam havis unu. Krome, li bezonis la subtenon de lojalaj sekvantoj, kiuj povus forlasi lin se lia regno malaperus kun li.

En 566, li nomumis sian nevon per edzeco, Bertrand, Episkopo de Bordeaux kaj edzinigis sian filinon, Bertha, al la Reĝo Etelberto de Kent, la plej suda el la anglosaksaj ŝtatoj.

Kariberto mortis la 5-an de marto 567, malpli ol 50-jaraĝa, proksime de Bordeaux, dum vizito al siaj sudaj posedaĵoj. Ĉe sia morto, malgraŭ kvar edzinoj, li postlasis nur filinojn. Liaj tri fratoj perforte disputis lian heredon. Divido de lia regno okazis en 568, kie Parizo restis eksterdivide. La impostenspezoj de la urbo estis dividitaj triflanke, kaj ĉiu reĝo ĵuris ne eniri la urbon sen la konsento de la aliaj du. Senlis ankaŭ restis nedividita.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Presbyter Project
  2. ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la Franca Vikipedio samnoma.